Paul Gottlieb Nipkow

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Paul Gottlieb NIPKOW [paŭl GOTlib NIPkov] (naskiĝis la 22-an de aŭgusto 1860 en Lauenburg (nun Lębork), Pomerio, Germanio (nun Pollando), mortis la 24-an de aŭgusto 1940 en Berlino, Germanio). Li estis germana inĝeniero, kiu inventis la Nipkovan diskon (1884). Tiu estis rotacianta disko kun truoj apud spirala linio, uzata en fruaj televidiloj. Tiun mekanikan televidan sistemon ŝanĝis ekde 1934 elektronikaj palpaj metodoj.

Eksteraj ligiloj

greke The Television System of Paul Nipkow (La televidsistemo de Paul Nipkow, en la angla)

Ŝablono:Ĝermo-biografio