Paul Ludwig Stein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Paul L. Stein)
Paul Ludwig Stein
Persona informo
Naskiĝo 4-an de februaro 1892 (1892-02-04)
en Vieno
Morto 2-an de majo 1951 (1951-05-02) (59-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj anglagermana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Profesio
Okupo aktorofilmreĝisoroscenaristofilmproduktoroverkisto vd
Aktiva dum 1918– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Paul Ludwig Stein (naskiĝinta la 4-an de februaro 1892 en Vieno; mortinta la 2-an de majo 1951 en Londono) estis aŭstra aktoro kaj kina reĝisoro.

Stein aktoris jam en 1910 kiel Ludwig Stein ĉe teatro je Berlino en Somermeznokta sonĝo. Dum kvar jaroj li enkorpigis tie aparte en pecoj de Ŝekspiro komikajn karakterojn. Li ankaŭ verkis proprajn teatraĵojn. En Zucker und Zimt li unuafoje staris antaŭ kamero en la jaro 1915. Unuafoje li reĝisoris en 1918. Li verkis plurajn silentfilmojn por sia propra kaj aliaj kinproduktaj firmaoj. Foje li ankaŭ kunverkis scenarojn.

En 1926 li iris en Usonon, daŭrigante tie sian karieron kiel kinreĝisoro. Siajn plej grandajn sukcesojn li rikoltis, post kiam li transiris en 1933 al Britujo. Plurfoje Richard Tauber staris en la centro de liaj enscenigoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]