Pavel Polnický

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pavel Polnický
Persona informo
Naskiĝo 10-an de aprilo 1943 (1943-04-10) (81-jaraĝa)
en Nymburk
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco ĈeĥioĈeĥoslovakio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Pavel POLNICKÝ (naskiĝis la 10-an de aprilo 1943) estas ĉeĥa esperantisto, sekretario de KELI, prezidanto de la ĉeĥa KELI-sekcio kaj eksa estrarano de ĈEA. En 2008 li estis nomita honora membro de ĈEA.

Pavel Polnický naskiĝis en Nymburk, sed post la dua mondmilito la familio translokiĝis al Poděbrady, la bazan lernejon li frekventis en Přední Lhota (nun parto de Poděbrady), poste Agrikulturan Mezlernejon en Poděbrady.

Post abiturienta ekzameno li laboris dum ses semajnojj kiel zooteknikisto en Ratenice, poste kvin jarojn en Řečany nad Labem ĉe arbidejoj. Sekvis profesioj de asekuristo, oficisto en direktorejo de restoracioj, provizisto en bakejo.

Li esperantistiĝis en 1965 kaj tuj aktivis en junulara sekcio, ekde 1969 laboris profesie kiel sekretario de ĈEA. En 1974 li perdis tiun ĉi laborpostenon pro sia rifuzo eniri komunistan partion.

La 21-an de aŭgusto 1968 li sekrete filmis okupaciajn tankojn. La sekreta polico lin poste enketis pro liaj eksterlandaj kontaktoj per Esperanto kaj postulis kunlaboron ĉe tradukado de esperantlingvaj tekstoj, sed tion li rifuzis. La projekto Paměť národa (Memoro de la Nacio) lin envicigis en sian retejon.

Volontule li funkciis kiel vicprezidanto en 1990-1996 kaj denove kiel sekretario ekde 2000 ĝis 2011.

Li multe vojaĝis tra la mondo kaj laboras en loka klubo de turistoj.

Li estas ĉeforganizanto de la Kongresoj de KELI en Janské Lázně (2000), Bystrice pod Hostynem (2004), Strážné (2006), Pribylina (2008), Poděbrady (2011), Zöblitz, Germanio (2012), Svitavy (2013), Bratislava (2016), Zöblitz, Germanio 2017) kaj ekumena en Poděbrady (2018). Krome li kunorganizis multajn aliajn aranĝojn (ekz. tradiciajn renkontigojn en Poděbrady, kongresojn de IFEF kaj SAT en Ĉeĥio) kaj estis kasisto de la LKK de la Universala Kongreso 1996 en Prago. Organizis du asociajn konferencojn en Poděbrady.

Ekde 2005 li zorgas ankaŭ pri la presado kaj ekspedado de la gazeto Dia Regno de KELI.

Dum multaj jaroj li estas peranto de Esperanto-gazetoj (La Gazeto, Femina, Heroldo de Esperanto, Literatura Foiro, Juna Amiko, Monato, La Ondo de Esperanto) en Ĉeĥio.

La 2-an de marto 2018 la urbo Poděbrady transdonis al Pavel Polnický Záslužný list (Diplomo pri meritoj) pro multjara laboro en KELI.

La 4-an de marto 2023 en Tago de Poděbrady la banurbo honoris jam tradicie siajn civitanojn por ilia laboro. Inter la honoritoj estis ankaŭ Pavel Polnicky pro sia multjara agado en ĈEA, klubo de turistoj kaj en la evangelia eklezio. Li ricevis Honoran medalon de Poděbrady.

En 2023 li eldonis proprakoste sian ĉeĥlingvan aŭtobiografion Jak šel můj život (Kiel pasis mia vivo).


Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]