Saltu al enhavo

Paz Vega

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paz Vega

Paz Vega (naskiĝis la 2-an de januaro 1976 en Sevilla kiel Paz Campo Trigo) estas hispana aktorino.

Biografio

Vega elektis sian artan nomon laŭ la familia nomo de ŝia avino. Ŝi komencis studadon pri komunikado, sed rompis tion kaj translokiĝis al Madrido, por dediĉi sin al aktorado.

Lia unua aktorludo okazis en la televidaj serioj Compañeros kaj Siete Vidas. La unua pli grava filma rolo estis Lucía en Lucía y el sexo (2001) sub reĝisorado de Julio Médem. Samjare ludis ŝi kun Sergi López la ĉefrolon en Sólo mía. Por ambaŭ roloj, ŝi estis nomumita en 2002 por la hispana filma premio Goya, kiun ŝi venkis pro la ludo en verko de Médem en kategorio Plej bona elvolviĝanta aktorino.

Vega havis en 2002 roleton en filmo Hable con ella de Pedro Almodóvar kaj ludis la ĉefrolon en El otro lado de la cama de Emilio Martínez Lázaros, kiu estis la plej sukcesa hispana filmo de la jaro.

En 2003, Vega estis ĉefrolulino en la filmigo de romano de Prosper Mérimée Carmen, sub reĝisorado de Vicente Aranda.

Ŝi ludis en 2004 unuafoje en Hollywood, kun Adam Sandler, en filmo Spanglish, reĝisorita de James L. Brooks.

Persone

Vega geedziĝis en 2002 kun la venezuela komercisto Orson Salazar. Ili havas tri infanojn.

Filmoj

Vega kun Morgan Freeman
en Madrido (2007)
  • 1998: Perdón, perdón
  • 1999: Sobreviviré
  • 1999: Nadie conoce a nadie
  • 1999: Zapping
  • 2000: El chico en la puerta
  • 2001: Lucía y el sexo
  • 2001: Sólo mía
  • 2002: Hable con ella
  • 2002: El otro lado de la cama
  • 2002: Novo
  • 2003: Carmen
  • 2004: Spanglish
  • 2004: Di Que Sí
  • 2006: Fade to black
  • 2006: Los Borgia
  • 2006: 10 Items or Less
  • 2007: La Masseria delle allodole
  • 2007: Teresa, el cuerpo de Cristo
  • 2008: The Spirit
  • 2008: The Human Contract
  • 2009: The Six Wives of Henry Lefay
  • 2009: Not Forgotten
  • 2009: Triage
  • 2010: Castro's Daughter
  • 2011: Cat Run
  • 2012: Maria di Nazaret (duparta miniserio)

Eksteraj ligiloj