James L. Brooks

El Vikipedio, la libera enciklopedio
James L. Brooks
Oskar-premiito
Persona informo
Naskiĝo 9-an de majo 1940 (1940-05-09) (83-jaraĝa)
en Broklino, Nov-Jorko
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de Novjorko • Weehawken High School vd
Infanoj 4
Profesio
Okupo scenaristofilmproduktorofilmreĝisoroverkisto • televida produktoro • reĝisoro • produktoro vd
Aktiva en Nov-JorkoLos-AnĝelesoUsono vd
Aktiva dum 1965– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

James Lawrence BROOKS (naskita la 9an de majo 1940 en North Bergen Township, Nov-Ĵerzejo, Usono) estas usona produktoro, scenaristo kaj kinoreĝisoro. Li estas plej konata pro televidserioj kiel The Mary Tyler Moore Show, La Simpsonoj, Rhoda, Taxi kaj The Tracey Ullman Show [1].

Biografio[redakti | redakti fonton]

James L. Brooks kreskis en juda familio en Broklino, Novjorko. Lia kariero komenciĝis kiel scenaristo en CBS news en la periodo 1964 ĝis 1966. La rezulto de la periodo en ABS estis la televidserioj Room 222 kaj The Mary Tyler Moore Show. Ĉi-lasta rapide iĝis sukceso kaj lia kariero estis survoje.

Brooks komencis sian propran filmon kaj televidkompanion kiu produktis televidseriojn kiel ekzemple The Tracey Ullman Show kaj poste La Simpsonoj. La kompanio nomiĝas Gracie Films. Gracie Films ankaŭ produktas La Simpsons. En 1983, li gajnis Oskaron al la plej bona reĝisoro kun la filmo Terms of Endearment.

En februaro 2023, revuo Forbes publikigis ke Brooks, kune kun Matt Groening, vicigis kvina en la listo de "plej altpagitaj distristoj" por 2022 kun ĉirkaŭ 105 milionoj USD .

Elstara filmografio[redakti | redakti fonton]

Gracie Films[redakti | redakti fonton]

  • The Bright Side of Life (filmo, 1997) (reĝisoro)
  • Jerry Maguire (filmo, 1996) (produktoro)
  • Bottle Rocket (filmo, 1996) (produktoro)
  • Broadcast News (filmo, 1987 (reĝisoro)

Aliaj produktaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • La Simpsonoj (televidserio, 1989-) (produktoro)
  • The Tracey Ullman Show (televidserio, 1987) (produktoro)
  • BIG (filmo, 1988) (produktoro)
  • Mary Tyler Moore (televidserio, 1970) (produktoro)
  • The Andy Griffith Show (televidserio, 1960) (produktoro)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nominations Search. Emmys.com. Alirita October 30, 2019.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]