Pediatria kirurgio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pediatria kirurgio, aŭ porinfana kirurgio, estas subfako de kirurgio kiu temas pri traktado de fetoj, beboj, infanoj, adoleskoj kaj junuloj.[1]

Pediatria kirurgio aperis meze de la 19-a jarcento kiam la kirurgia zorgo de denaskaj misordoj postulis novajn teknikojn kaj metodojn kaj iĝis pli ofte bazitaj sur la porinfanaj hospitaloj. Unu el la pioniraj lokoj de tiu plinovigo estis la Children's Hospital of Philadelphia, Usono. Dekomence en la 1940-aj jaroj sub la kirurga estreco de C. Everett Koop, pli novaj teknikoj por endotrakea anestezo de infanoj ebligis la kirurgan riparadon de iamaj netrakteblaj denaskaj misordoj. Fine de la 1970-aj jaroj, la proporcio de infanmortoj pro kelkaj gravaj denaskaj misformosindromoj estis reduktita al preskaŭ nulo.

William E. Ladd estas konata kiel la patro de la pediatria kirurgio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]