Pedro Calderón de la Barca

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pedro Calderón de la Barca

Pedro Calderón de la Barca (elp. PEdro kaldeRON de la BARka) (Madrido, 17-a de januaro 1600 - 25-a de majo 1681) estis hispana poeto kaj dramisto.

Unu el la ĉefaj aŭtoroj de la Hispana ora epoko en beletro, kun Miguel de Cervantes kaj Lope de Vega.

Calderón verkis religiajn verkojn, komediojn kaj dramojn. Li estas konsiderata kiel unu el plej gravaj reprezentantoj de la honoro (en la malnova senco de la vorto) kaj la tradicio.

Plej gravaj verkoj

  • La vida es sueño (La vivo estas sonĝo)
  • El Alcalde de Zalamea (La Urbestro de Zalamea, tradukita al Esperanto en 1925)
  • El médico de su honra (La kuracisto de sia honoro)
  • La Dama duende (La fantoma damo)
  • Casa con dos puertas (Domo kun du pordoj)
  • El Mágico prodigioso (La potenca magiisto)
  • La Devoción de la Cruz (La devoteco de la kruco)
  • El Gran Teatro del mundo (La granda teatro de la mondo)
  • El Gran Mercado del mundo (La granda merkato de la mondo)
  • El Pintor de su deshonra (La pentristo de sia malhonoro)