Saltu al enhavo

Pedrosillo el Ralo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pedrosillo el Ralo
municipo en Hispanio

Flago

Flago
Administrado
Poŝtkodo 37427
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 129  (2023) [+]
Loĝdenso 16 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 4′ N, 5° 33′ U (mapo)41.062777777778-5.5497222222222 [+]
Alto 815 m [+]
Areo 8,12 km² ( 812 ha) [+]
Pedrosillo el Ralo (Provinco Salamanko)
Pedrosillo el Ralo (Provinco Salamanko)
DEC
Situo de Pedrosillo el Ralo
Pedrosillo el Ralo (Hispanio)
Pedrosillo el Ralo (Hispanio)
DEC
Situo de Pedrosillo el Ralo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pedrosillo el Ralo [+]
vdr

Pedrosillo el Ralo estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco kaj al la Municiparo La Armuña. Pedrosillo el Ralo estas tradukebla etimologie al Ŝtonetejo Senarba.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 8,12 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 128 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 300 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj.

Limas kun loĝlokoj La Vellés, Villaverde de Guareña, Gomecello kaj Castellanos de Moriscos. Ĝi distas 15 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Ĝi fondiĝis en la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.

La urbestro estas de maldekstra partio PSOE.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]