Pejotlo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lophophora williamsiipejotlo, estas malgranda, senbrida kakto kun psikoaktivaj alkaloidoj, precipe meskalino. Konata en aliaj lingvoj kiel Peyote, kio estas hispanlingva vorto derivita de la naŭatla, aŭ azteka, peyōtl, kio estas "brilanta". Aliaj fontoj tradukas la naŭatlan vorton kiel "Dia Anoncisto". Pejotlo estas indiĝena de Meksiko kaj sudokcidenta Teksaso. Ĝi troviĝas ĉefe en la dezerto Ĉiuaŭa kaj en la subŝtatoj Coahuila, Nuevo León, Tamaulipas kaj San Luis Potosí inter arbustoj. Ĝi floras de marto ĝis majo, kaj foje malfrue ĝis septembro. La floroj estas rozkoloraj.

Konata pro siaj psikoaktivaj proprecoj kiam konsumite, pejotlo estas uzata tutmonde, havante longan historion de rita kaj kuraca uzo de indiĝenaj nordamerikanoj. La meskalino venas de la pejotlo.