Pelabravo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pelabravo
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37181
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 323  (2023) [+]
Loĝdenso 57 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 56′ N, 5° 35′ U (mapo)40.936666666667-5.5780555555556Koordinatoj: 40° 56′ N, 5° 35′ U (mapo) [+]
Alto 814 m [+]
Areo 23,33 km² (2 333 ha) [+]
Pelabravo (Provinco Salamanko)
Pelabravo (Provinco Salamanko)
DEC
Pelabravo
Pelabravo
Situo de Pelabravo
Pelabravo (Hispanio)
Pelabravo (Hispanio)
DEC
Pelabravo
Pelabravo
Situo de Pelabravo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pelabravo [+]
vdr

Pelabravo estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco. Pelabravo aludas al Pelay Bravo aŭ Pelayo Bravo estro de la reloĝado.

Preĝejo Sankta Johano Baptisto kun aparta sonorilturo.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Naharros del Río, Nuevo Naharros kaj Pelabravo, okupas totalan areon de 23,26 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 1 247 loĝantojn. Ĝi akiris ĉirkaŭ 800 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento pro la proksimeco al la provinca ĉefurbo. Ĝi distas nur 11 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Ĝi fondiĝis en la 13-a jarcento. De tiu epoko estas la kastelo de la Torre Mocha (Naharros del Río). En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]