Pensacola (Florido)
Pensacola | |||
---|---|---|---|
Administrado | |||
Poŝtkodo | 32501–32592 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 51 923 (2010) [+] | ||
Loĝdenso | 492 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 30° 26′ N, 87° 12′ U (mapo)30.433333333333-87.2Koordinatoj: 30° 26′ N, 87° 12′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 31 m [+] | ||
Areo | 105,574392 km² (1 055 7.4 392 ha) [+] | ||
Horzono | centra horzono de Nordameriko [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Pensacola estas havenurbo de Florido en Usono. Ĝi estas la gubernia sidejo de Escambia Gubernio, plej okcidente en la nomita Florida Patotenilo.
En 2019, la loĝantaro estis taksita en 52 975. Pensacola estas la ĉefa urbo de la Pensacola Metropola Areo, kiu havis proksimume 502 629 loĝantojn en 2019. Pensacola estas unu el la plej grandaj metropolaj areoj en la Golfa Marborda regiono, la plej granda inter Nov-Orleano kaj Tampo.
Ĝi estas foje konata kiel "la urbo de la kvin flagoj", ĉar laŭlonge de la historio tie oni uzis la flagojn de Hispanio, Francio, Granda Britio, Usono kaj Konfederacio (1861-1865). Tie okazis la grava batalo de Pensacola en 1781. San Agustín estaas ofte konsiderata la plej antikva urbo de Usono, sed vere Pensacola rivalas tiu. Tamen, post la kreado de la urbo, uragano mortigis multajn personojn kaj la survivintoj foriris al Santa Elena. La urbo estis rekonstruita denove en 1698.