Pensaro Ho Ĉi Minh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Propaganda afiŝo proponanta la studon de la moraleco de Ho Ĉi Minh.

La Pensaro Ho Ĉi Minh, aŭ la Ideologio Ho Ĉi Minh (vjetname Tư tưởng Hồ Chí Minh), estas politika filozofio kiu konstruiĝas sur Marksismo–leninismo kaj la ideologio de Ho Ĉi Minh. Ĝi estis disvolvigita kaj kodigita de la Vjetnama Komunista Partio kaj formaligita en 1991.[1][2] La termino estas uzata por kovri politikajn teoriojn kaj politikojn konsideratajn kiel reprezentantaj formon de Marksismo–leninismo kiu estis adaptita la la vjetnamaj cirkonstancoj kaj historio. Tiu ideologio innludas rigardon al la bazaj aferoj de la Vjetnama Revolucio, specife la disvolvigon kaj aplikadon de Marksismo–leninismo al la materiaj kondiĉoj de Vjetnamio.[3][4][5] Kvankam tiu ideologio estas nomita laŭ la vjetnama revoluciulo kaj Prezidento, ĝi ne necese montras la personajn ideologiojn de Ho Ĉi Minh, sed anstataŭe la oficiala ideologio de la Vjetnama Komunista Partio.[6][7][8]

Deveno[redakti | redakti fonton]

Same kiel ĉe Maoismo, la kerno de la Pensaro Ho Ĉi Minh estas la kredo ke la kamparanoj estas la revolucia avangardo en antaŭ-industriaj socioj pli ol la proletaro.[9]

Oni povas resumi la Pensaron Ho Ĉi Minh jene:[10]

  • Marksismo-leninismo[11]
  • Tradicia Vjetnama ideologio kaj kulturo
  • Orienta kultura pensaro: Konfuceismo, Budhismo[12]
  • Elementoj de okcidentaj ideologioj, specife la politika filozofio el Francio, kiu estis la kolonia potenco, kun kiu Vjetnamio retenis kaj retenas multajn kulturajn ligilojn
  • La persona moralo de Ho Ĉi Minh

Konsisto[redakti | redakti fonton]

Jeno estis priskribita kiel la kerno de la ideologia sistemo de la Pensaro Ho Ĉi Minh, kiel estis kodigita de la Vjetnama Komunista Partio: [13][14]

  • Nacia liberigo, klasa liberigo, homa liberigo
  • Nacia sendependeco
  • Nacia unueco
  • Popola posedrajto; konstruo de la vera ŝtato de la popolo, fare de la popolo, por la popolo
  • Nacia defendo de ĉiu popolo, konstruo de la popolaj armitaj fortoj
  • Ekonomia kaj kultura disvolvigo, konstante plibonigante materian kaj spiritan vivon de la popolo
  • Revoluciaj etikaj necesoj, ŝparemo, integreco, justeco, kaj nepartieco
  • Zorgo de promocio de revoluciaj generacioj por la estonteco
  • Konstruo de pura, forta partio, kadroj kaj partimembroj kiuj estas kaj estroj kaj fidelaj servistoj de la popolo

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. . The persistence of Single-Party Dictatorships: The Case of Vietnam. Southeast Asia Research Centre, City University of Hong Kong (Januaro 2012). [rompita ligilo]
  2. The Organization of the Practice of the Ho Chi Minh Movement and the Learning of its Moral Codes. Vjetnama Komunista Partio. Arkivita el la originalo je 20a de Marto 2011. Alirita 24a de Marto 2011. Arkivigite je 2011-03-20 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-03-20. Alirita 2021-04-04.
  3. Đảng Cộng sản Việt Nam xác định lấy Chủ nghĩa Mác-Lênin và tư tưởng Hồ Chí Minh là kim chỉ nam cho mọi hành động và thắng lợi của cách mạng Việt Nam.
  4. Điều lệ Đảng Cộng sản Việt Nam, thông qua ngày 19 tháng 01 năm 2011. Arkivita el la originalo je 25a de Januaro 2013. Alirita 4a de Decembro 2019.
  5. Chủ nghĩa Mác – Lênin và tư tưởng Hồ Chí Minh là kim chỉ nam cho mọi hành động và thắng lợi của cách mạng Việt Nam, Trần Viết Dương, Trường Chính trị tỉnh Vĩnh Phúc. Arkivita el la originalo je 2021-06-24. Alirita 2021-04-04.
  6. (2013) “Ho Chi Minh Thought”, Encyclopedia of Modern Political Thought. doi:10.4135/9781452234168.n150. ISBN 9780872899100.
  7. Gillespie, John Stanley. (2006) Transplanting Commercial Law Reform: Developing a 'Rule of Law' in Vietnam. Ashgate Publishing. ISBN 9780754647041.
  8. Thayer, Carlyle A. (8a de Junio 2010). “Political Legitimacy in Vietnam: Challenge and Response”, Politics & Policy 38 (3), p. 423–444. doi:10.1111/j.1747-1346.2010.00242.x. 
  9. Hồ Chí Minh Toàn tập, tập 3, Nhà xuất bản Chính trị Quốc gia, trang 3.
  10. Curriculum Ho Chi Minh ideology. A national political publishing house. Dua eldono, 2006, pp. 48, 29, 50
  11. Undeniable values of Ho Chi Minh Thought (vjetname). Arkivita el la originalo je 2020-06-17. Alirita 2021-03-02. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-06-17. Alirita 2021-04-04.
  12. (2013) “The Confucian Foundations of Hổ Chí Minh's Vision of Government / 胡志明政治思想中的儒學基礎”, Journal of Oriental Studies 46 (1), p. 35–59. 
  13. Văn kiện Đại hội đại biểu toàn quốc lần thứ IX, Nhà xuất bản. Dokumento de la 9a Nacia Kongreso, Publishing House. National politics, Hanoi, 2001, p. 83.
  14. Giáo trình tư tưởng Hồ Chí Minh. Nhà xuất bản chính trị quốc gia. Tái bản lần thứ hai, 2006, trang 22

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]