Pentti

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pentti estas finna vira nomo, formo de la latina nomo Benedictus, do Benedikto. La populareco de la nomo Pentti komencis en Finnlando rapide kreski proksimume samtempe kiam Finnlando sendependiĝis. En 1930-aj jaroj ĝi estis en Finnlando la plej populara vira unua antaŭnomo. En 1924–1953 ĝin ricevis en ĉiu jaro pli ol 1000 infanoj en Finnlando.

Konataj portantoj

Fikciaj personoj

  • Dilbert, fikcia socie mallerta inĝeniero el origine anglalingva bildstrio, finne ankaŭ Pentti Perusinsinööri
  • Voudin Pentti en Ollin oppivuodet ("la lernjaroj de Olli"), infanlibra romano de Anni Swan, publikigita en 1919