Pentti Väänänen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pentti Väänänen
Willy Brandt, Pentti Väänänen kaj Kalevi Sorsa
Willy Brandt, Pentti Väänänen kaj Kalevi Sorsa
Persona informo
Naskiĝo 1945
Morto 17-an de julio 2020 (2020-07-17)
Ŝtataneco Finnlando vd
Partio Finnlanda socialdemokratia partio vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Pentti VÄÄNÄNEN (12-a de februaro 1945 Keuruu17-a de julio 2020 Helsinko) estis finna politikisto. Lia partio estis Finnlanda Socialdemokratia Partio. Li estis ĉefa sekretario de Socialista Internacio 1983–1989. Li agis ankaŭ kiel speciala helpanto de ĉefministro Kalevi Sorsa. En sia libro Purppuraruusu ja samettinyrkki li rakontas pri agado de Socialista Internacio kaj kunlaboro de eŭropaj socialdemokratiaj partioj en 1970-aj kaj 1980-aj jaroj.