Saltu al enhavo

Pereked

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pereked, kroate Prekad estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Pécs.

Bazaj informoj

[redakti | redakti fonton]

Pereked situas sur deklivoj, laŭ traira flankovojo. Pécs kaj Pécsvárad troviĝas 14, Budapeŝto 191 kilometrojn [1][rompita ligilo].

La unua mencio devenis el 1015 laŭ tiama hungara ortografio "Perecud", tiam apartenanta al abatejo de Pécsvárad. En 1543 la turkoj okupis la komunumon, tamen ĝi ne senhomiĝis. Inter 1918-1921 armeo de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj okupis la vilaĝon. En 2001 vivis en Pereked 189 hungaroj, 2 ciganoj, unusola germano.

En Pereked migra poŝto servas.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • romkatolika preĝejo