Permeskulturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Permeskulturo - angle permission culture - estas termino en sia angla formo ofte uzata fare de la usona juristo kaj verkisto Lawrence Lessig kaj aliaj aŭtorrajtaj aktivistoj por priskribi socion en kiu kopirajtaj limigoj estas ĉieaj kaj plifortigitaj tiel ke ĉiuj uzoj de kopirajtitaj verkoj devas esti eksplicite luataj kaj kontrakte permesataj. Tiu havas kaj ekonomiajn kaj sociajn implikaĵojn: en tia socio, posedantoj de kopirajto povus postuli pagon por ĉiu uzo de laboro kaj, eble pli grave, jure procesi kontraŭ aliaj verkistoj kiuj verkis ion iom similan al la propra verkaĵo, akuzante ke la alia verkaĵo estus "derivita laboro", do prilaboraĵo de la propra ideo.

jen anglalingva bildstrio el la serio Mimi & Eunice pri permeskulturo. Mimi diras: Ĉio kion mi faras liberas. [Vi rajtas] kopii, dividi, re-uzi, kion ajn. Do bonvolu ne demandi mian permeson. Vi jam havas ĝin! Eunice diras: Ĉu mi rajtas citi vin?

Lawrence Lessig priskribas permeskulturon en kontrasto kun libera kulturo. Dum permesulturo priskribas socion en kiu antaŭaj kreintoj aŭ tiuj kun potenco devas koncedi al homoj permeson uzi materialon, libera kulturo certigas, ke ĉiu ajn povas krei sen limigoj de la pasinteco.[1]

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]