Perola Mezlernejo
| Perola Mezlernejo (Ecole du cycle d'Orientation de Pérolles) | |
|---|---|
Konstruaĵoj de la lernejo fotitaj en 1930 | |
| Historio kaj stato | |
| Fondo | 1984 |
| Lerneja speco | mezlernejo |
| Administrado | |
| Adreso |
Bulvardo de Perolo 68 |
| Reto | |
| Estraro | 1 direktoro kaj vicdirektoroj |
| Studoj kaj fakoj | |
| Lingvoj | franca |
| Situo | |
| Poŝtokodo | 1700 |
| Komunumo | Friburgo |
| Ŝtato | Svislando |
La Perola Mezlernejo (france Ecole du cycle d'orientation de Pérolles) en Friburgo, Svisujo, estas lernejo por studentoj el Villars ĉe Glano kaj Friburgo. Ties lernejestro estas la S-ro Fragnière ekde la jaro 2021.
Historio
[redakti | redakti fonton]La historio de la Perola mezlernejo posedas intiman rilaton kun tiu de la virina universitato de la monaĥinoj de Menzingeno, kiu poste iĝos la Gimnazio Sankta Kruco. Fakte ĝiaj konstruaĵoj estis kreitaj por gastigi ĉi-tiun institucion en la jaro 1904. Nur en 1984, la konstruaĵoj estis aĉetitaj de la Cercle des cyclces d'orientation de Sarine-Campagne et du Haut-Lac français (esperante: Asocio de la Mezlernejoj de Sarine-Campagne kaj de la Alta Lagdistrikto). De tiu jaro ekestis la mezlernejo mem kaj la monaĥina lernejo trovis alian sidejon ne tre foran, tiun kie staras la hodiaŭa Gimanzio Sankta Kruco[1]. En la jaro 2022 la malnova pordo de la lernejo estis fajrodetruita[2] sed ne eblis retrovi la bruliginton.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La Perola Mezlernejo troviĝas al fino de la Perola Bulvardo, proksime al arbaro, kie estas la klifo de la Sarino. Kiam la tereno estis aĉetita de la Menzingenaj monaĥinoj, ĝi apartenis al la Administration des Eaux et Forêts (Administrantaro pri Akvo kaj Arbaroj) kaj oni provis ĝin konstrui iom forete de la bulvardo por ke ĝi ne tro kontrastu kun la etaj vilaoj kiuj ĝin ĉirkaŭis.

Ekzistas tri konstruaĵoj en la Perola Mezlernejoj. Unu el ili nomiĝas Feliksa Vilao (la plej dekstra en la bildo), la alian, oni nomas la ĉefan konstruaĵon (maldekstre) kaj la tria Flankon 57, kiu ne videblas en la foto, pro la kaŭzo ke ĝi estis aldonita poste[1].
Ĉion, krom la Flanko 57, konstruis la svisa sankt-gala arĥitekto August Hardegger, kiun la monaĥinoj de Menzingen tre bone konis, ĉar jam li konstruis multajn el iliaj konstruaĵoj, kiel ekzemple Stella-Maris-Instituto de Rorschach. La eno de la konstruaĵoj, kiuj nun estas ekskluzive uzata por instruado, povas arĥitekture ŝajni iom ĥaosa pro la fakto ke multaj ĉambroj estis forigita por krei pliajn lernoklasojn. En la ĉefkonstruaĵo troviĝas la kapelo, kiu ne estas plu uzata. Ĝi estis kreita unue de la arĥitekto Marcel Waeber el Bulle kaj sakraligita de la episkopo Joseph Deruaz. En 1970, la tuta kapelo estis renovigita kaj adaptita al la nova rito de post la Dua Vatikana Koncilio. Tamen, kelkaj jaroj poste, kiam la loko iĝis la nuna mezlernejo, ĉio estis denove forigita pro laikecaj kialoj. Restas nur la vitraloj faritaj en la jaro 1918 de Bernard Schorderet[1].
Super la centra konstruaĵo staris kloŝtureto ĝis 1974. La nura religia restaĵo estas la kruco super la kapelo. [1]Estas korto antaŭ la tri konstruaĵoj. Dum la ludpaŭzo, se ankaŭ la gejunuloj volas iri ludi, ili povas iri al malgranda arbaro. Sub la korto troviĝas du sportejegoj vestiĝejoj kaj tuta infrastrukturo. Tie foje okazas turniroj. La lerneja ejo estas ĉirkaŭita per ĉirkaŭbarilo.
Funkcioj
[redakti | redakti fonton]Al la Perola Mezlernejo venas instruatoj tri jarojn. La klasoj estas onigitaj je la nivelo de la instruado (antaŭgimnazia sekcio, ĝenerala sekcio kaj bazpostula sekcio)
En tiu Mezlernejo estas 26 klasojn kaj studentoj povas lerni multajn fakojn. Oni instruas franclingve.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo : co-perolles.ch

