Person of Interest

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

La Person of Interest (Persono de Intereso; La Celpersono) estas usona televida krima serio, elsendata de CBS. La bazo de la serio estas ke John Reese (Jim Caviezel), eksoficiro de la CIA estas petata de mistera miliardulo, Harold Finch (Michael Emerson), ke li preventu perfortajn krimojn en Novjorko.

La temo de la serio[redakti | redakti fonton]

“Vi estas spektata. La registaro havas sekretan sistemon: maŝino, kiu spionas vin dum ĉiuj horoj de ĉiuj tagoj. Mi scias, ĉar konstruis mi ĝin. Mi desegnis la maŝinon, ke ĝi detektu la aktojn de terorismo, sed ĝi vidas ĉion. Perfortajn krimojn, kiuj engaĝas ordinarajn homojn, kiel vi. Krimojn, kiujn la registaro konsideris ’malgravaj’. Ili ne volis agi, do mi decidis sur ago. Sed mi bezonis partneron, kiu havas kapablecojn al interveno. Persekutate de la aŭtoritatoj, ni laboras sekrete. Vi neniam trovos nin, sed estu aŭ viktimo, aŭ faronto, se via nombro estas sekvanta... ni trovos vin.” (s-ro Finch)

Ĉefaj roloj[redakti | redakti fonton]

Harold Finch[redakti | redakti fonton]

Lia vera nomo ne estas konata, kaj li havas multajn aliajn kaŝnomojn (ekzemple Harold Wren). Finch havas multajn fizikajn lezojn, ekzemple rigida teniĝo, lameco, kaj li ne kapablas turni lian kapon. Li estas miliardulo, kaj konstruis li la maŝinon.

John Reese[redakti | redakti fonton]

Eksmembro de la Usonaj Militaj Specialaj Fortoj kaj eksoficiro de la CIA, pri kiu la registaro supozis, ke li mortis dum ago en Ĉinio. Oni ne povas koni multajn aferojn pri lia antaŭa vivo, kaj ankaŭ lia nomo estas nur unu el la multaj kaŝnomoj, kiujn li uzas. Lia amantino, Jessica Arndt, mortis antaŭ ol li renkontis Finch-on, kaj ĝi ŝajne lasis profundan markon en li. Pro lia milita pasinteco, li scias uzi diversajn armilojn.