Peru-Bolivia Konfederacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Peru-Bolivia Konfederacio
Flago de Peru-Boliva Konfederacio
Flago de l' Federacio
Ŝtatoj de Peru-Bolivia Federacio
Ĉefurbo Tacna
Estiĝinta 1836
Pereinta 1839
Popolnomo Peru-bolivano

La Peru-Bolivia Konfederacio (hispanlingve Confederación Perú-Boliviana) estis ŝtato en Sudameriko kiu daŭris de 1836 ĝis 1839. Ĝi havis nur unu ŝtatestron kun titolo "Plejalta Protektanto", kiu estis la bolivano Andrés de Santa Cruz.

Ĝi havas tri subŝtatojn: Norda Peruo, Suda Peruo kaj Bolivio la federacio estis venkita de Ĉilio en la Batalo de Yungay.

Ĝia ĉefurbo estis Tacna en Suda Peruo.


Historio

Antaŭaĵoj

La Peru-Bolivia Konfederacio estis provo reunuigi la Bajo Peru (Malalta Peruo, hodiaŭ Peruo) kaj Alto Peru (Alta Peruo, hodiaŭ Bolivio) en unu ŝtato.

En la komenco de l' 19-a jarcento, Simón Bolívar provis kreadon de granda hispanamerika nacio, sed liaj disputoj kun aliaj kaŭdiloj frakasigis la ideon. Bolívar celis unuigon de hispanlingva Sudameriko surbaze Granda Kolombio. En 1828 Granda Kolombio deklaris militon al Peruo. Dum tiu milito, Augustín Gamarra eksigis la prezidanto de Peruo José de la Mar kaj iĝis estro de sendependa Peruo. Parlamento estis konvokita por legitimigi lian prezidantecon.


En la 23-a de februaro de 1835 en Peruo, Felipe Santiago Salaverry puĉis kontraŭ Gamarra kaj prenis kontrolon de la nordo de la lando. La laŭleĝa prezidento Luis José de Orbegoso daŭre kontrolis la sudon. Santa Cruz, tiam prezidento de Bolivio oferis apogon al li por renversi Salaverry. Obergoso kaj Santa Cruz venkis Salverry en la 7-a de februaro 1836.

Estiĝo

En la 28-a de oktobro de 1836 la konfederacio estiĝis kaj oni kunvokis asembleon por promulgi ĝin. En la 9-a de majo de 1837 la konfederacio oficiale estis promulgita de deputitoj de la tri ŝtatoj en la Kongreso de Tacna. Santa Cruz preni la povon kiel Supremo Protector de la Confederación Perú-Boliviana (Plej Alta Protektanto de Peru-Bolivia Konfederacio), kaj Orbegoso iĝis prezidanto de subŝtato Norda Peruo.

Obergoso kaj Santa Cruz havis multajn kontraŭlojn, ĉefe lokaj kaŭdiloj Agustín Gamarra kaj Ramón Castilla, kiu ekziliĝis en Ĉilio.

Milito kontraŭ Ĉilio

Ĉilio kaj Argentino konsideris la Konfederacion klara danĝerigo al siaj teritorioj. Tiel, ambaŭ la landoj deklaris militon por "liberigi" Peruon detruante la konfederacion kun helpo de ekzilitoj. La Ejército Restaurador ("Restaŭriganta Armeo") de tiuj invadis la konfederacion kaj venkis Santa Cruz, kiu reiris al Bolivio. En la 25-a de aŭgusto de 1839, Augustín Gamarra prenis la regon de Peruo kaj deklaris la finon de la Peru-Bolivia Konfederacio, kaj la reunuigon de Norda kaj Suda Peruo.

Gamarra pensis aneksigi Bolivion kaj pro tio deklaris militon al tiu lando, sed mortis en Batalo de Ingavi.

Vidu ankaŭ