Perämeri
Perämeri | ||
---|---|---|
golfo [+] | ||
Akvejo | Balta Maro | |
Koordinatoj | 65° 0′ 0″ N, 23° 0′ 0″ O (mapo)6523Koordinatoj: 65° 0′ 0″ N, 23° 0′ 0″ O (mapo) | |
Maksimuma akvoprofundo | 140 - 150 m | |
Perämeri | ||
Vikimedia Komunejo: Bothnian Bay [+] | ||
Perämeri, jen finne kaj estone, respektive Bottenviken svede (norvege Bottenvika, dane Bottenbugten kaj germane Bottenwiek), estas la plej norda parto de la Botnia golfo inter Svedio kaj Finnlando. En Esperanto koresponde kun lingve similaj akvaĵoj, kiuj al Esperanto tradukiĝas per golfeto, eblus nomi la maroparton "botnia golfeto", sed pli klara sendube estas priskriba nomigo "norda botnia golfo". Ĝia areo estas 36 800 kvadrokilometroj kaj la plej granda profundo 140 - 150 m. Perämeri estas preskaŭ tute sensala. Grandaj riveroj, kiuj fluas al Perämeri, estas almenaŭ Oulujoki, Kemijoki, Torneälven kaj Kalixälven. La plej granda insulo de Perämeri estas Hailuoto. Sude de Perämeri situas Kvarken (finne Merenkurkku), la norda markokolo de la golfo, kion kaŭzas la Kvarken-insularo (insuloj Replot, Björkö kaj multaj pli malgrandaj insuletoj). La plej granda urbo sur marbordo de Perämeri estas Oulu.
Venonteco
[redakti | redakti fonton]La Botnia golfo sume mallarĝiĝas. Kvarken mallarĝiĝas pli rapide ol aliaj partoj de la Botnia Golfo – la movo de la bordo de Botnia golfo estas plej rapida sur finnlanda bordreĝiono de Kvarken, kaj ankaŭ en Svedio bordo de Kvarken movas pli rapide ol bordoj de Botnia maro kaj Perämeri. Tio kondukas al la fakto ke la Botnia Golfo estos fortranĉita ĉe Kvarken (Merenkurkku) kaj la Perämeri fariĝos lago post eble proksimume 2000 jaroj.