Pesaguero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pesaguero
municipality of Cantabria

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 39...
Demografio
Loĝantaro 282  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 5′ N, 4° 32′ U (mapo)43.0775-4.5394444444444Koordinatoj: 43° 5′ N, 4° 32′ U (mapo) [+]
Alto 614 m [+]
Areo 70 km² (7 000 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Pesaguero (Kantabrio)
Pesaguero (Kantabrio)
DEC
Pesaguero
Pesaguero
Situo de Pesaguero
Pesaguero (Hispanio)
Pesaguero (Hispanio)
DEC
Pesaguero
Pesaguero
Situo de Pesaguero

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pesaguero [+]
vdr
Municipa teritorio de Pesaguero, okcidente de Kantabrio.

Pesaguero [pesaGEro] estas municipo en okcidenta Kantabrio, Hispanio, en la komarko Liébana.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi limas norde kun Cabezón de Liébana, oriente kun Polaciones, okcidente kun Vega de Liébana kaj sude kun la provinco Palencio (Kastilio kaj Leono).

Demografio[redakti | redakti fonton]

Por areo de 70 km² estas 294 loĝantoj (laŭ censo de 2021). Pro la perdo de loĝantoj pro rura amasmigrado la municipo perdis preskaŭ 1 000 loĝantojn el la 1900-aj jaroj.

Vendejo.
Dosamantes.

La 294 loĝantoj (2021) estas distribuataj en:​

  • Avellanedo, 18 loĝ.
  • Barreda, 38 loĝ.
  • Caloca, 56 loĝ.
  • Cueva, 25 loĝ.
  • Lerones (en la foto de la tabelo), 40 loĝ.
  • Lomeña, 48 loĝ.
  • Obargo, 12 loĝ.
  • Pesaguero (ĉefurbo), 50 loĝ.
  • Valdeprado, 41 loĝ.
  • Vendejo, 32 loĝ.
  • La Parte, 20 loĝ.
Demografia evoluo
1900 1910 1920 1930 1940 1950 1960 1970 1980 1990 2000 2007
1285 1343 1323 1268 1310 1227 980 702 497 491 402 346

Fonto: INE

Pesaguero estas siavice la municipa ĉefurbo. En 2006 ĝi havis 50 loĝantoj (INE). Ĝi estas je distanco de 129 km de la kantabra ĉefurbo, Santandero, kaj je altitudo de 614 metroj super la marnivelo. El Pesaguero ekas vojo por piedirado, nome sendero de pequeño recorrido PR-S.5, ĝis la Monaĥejo de Sankta Toribio de Liébana, kun totala longo de 23,5 km, kion oni faras dum ĉirkaŭ ses horoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Tradicie, la ekonomia agado de la municipo estis agrikulturo kaj brutobredado, sed translokiĝis al turismo. Ĉefaj altiraĵoj estas la apuda Nacia Parko Picos de Europa kaj la ermitejo de Caloca. Krome, en Valdeprado estas nobela domo de la 17-a jarcento.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

La Parte.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]