Saltu al enhavo

Petříkovice (Chvaleč)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Petříkovice
Petříkovice
germane Petersdorf
vilaĝo
Vido al Petříkovice de fontejo sub monto Janský vrch
Oficiala nomo: Petříkovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Hradec Králové
Distrikto Distrikto Trutnov
Administra municipo Chvaleč
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Broumova montetaro
Najbaras kun Okrzeszyn Pollando
Domoj 50 (2011)
Situo Petříkovice
 - alteco 420 m s. m.
 - koordinatoj 50° 35′ 57″ N 15° 59′ 37″ O / 50.59917 °N, 15.99361 °O / 50.59917; 15.99361 (mapo)
Katastro 6,08 km² (608 ha) Petříkovice u Trutnova
Loĝantaro 159 (2021)
Denseco 26,15 loĝ./km²
Unua skribmencio 1496
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 541 03
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Petříkovice (Chvaleč)
Portalo pri Ĉeĥio

Petříkovice (germane Petersdorf) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Chvaleč, en distrikto Trutnov. Ĝi troviĝas proksimume 3,5 km okcidente de Chvaleč en valo sub sudorientaj deklivoj de Janský vrch (697 m), kiu prezentas nordan finigon de zono de Jestřebí hory. Kondukas tra ĉi tie fervojlinio Trutnov - Teplice nad Metují kun trajna haltejo Petříkovice sur norda fino de la vilaĝo. Tra Petříkovice plu kondukas ŝoseo II/301. Estas ĉi tie registritaj 64 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 159 loĝantoj.

Petříkovice situas en katastra teritorio Petříkovice u Trutnova kun areo 6,08 km². En sudokcidenta najbareco de Petříkovice situas malgranda domaro nomata Peklo, kiu troviĝas en profunda ravino de rojo Petříkovický potok proksime de fervoja haltejo Lhota u Trutnova. Tiu ĉi domaro katastre jam aparenas al Lhota kaj komune kun ĝi al urbo Trutnov. Petříkovický potok, kiu en la municipon enfluas el Pollando sub nomo Ostrożnica, fluas tra la valo kaj do tra la tuta vilaĝo.

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1496.

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869592
1880575
1890541
1900556
1910506
1921528
JaroLoĝantoj
1930455
1950163
1961186
1970166
1980145
1991141
JaroLoĝantoj
2001165
2011186
2021159

Memorindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Kapelo de Sankta Familio el la jaro 1847
  • krucifikso el la jaro 1811 (ĉe kapelo)
  • kelke da pluaj etaj sakralaj memorindaĵoj
  • tombejo
  • konstruaĵoj de popola arkitekturo
  • pilgrima fontejo sub monto Jánský vrch
  • Infanteria fuorto T-S 55 Na Stráni sur altaĵo super domaro Peklo (en sezono regule alirebla al interesantoj pri vizito)

Pluaj fotoj

[redakti | redakti fonton]