Saltu al enhavo

Peter Christian Skovgaard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Peter Christian Skovgaard
memportreto
memportreto
Persona informo
Naskiĝo 4-an de aprilo 1817 (1817-04-04)
en Ringsted
Morto 13-an de aprilo 1875 (1875-04-13) (58-jaraĝa)
en Kopenhago
Tombo Asista Tombejo de Kopenhago Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj dana vd
Ŝtataneco reĝlando Danio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Reĝa Dana Akademio de Arto (1831–1845) Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Gefratoj Wilhelmine Skovgaard (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Georgia Skovgaard (mul) Traduki (1851–nekonata valoro) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Joakim Skovgaard (mul) Traduki • Niels Skovgaard (en) Traduki • Suzette Holten (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo pentristo • universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Kopenhago vd
Aktiva dum 1836–1875 vd
Verkado
Verkoj A Beech Wood in May near Iselingen Manor, Zealand ❦
Field of Oats near Vejby ❦
A Country Road near Vognserup Manor, Zealand. The Painter J.Th. Lundbye Sketching by the Roadside ❦
Bleaching Linen in a Clearing ❦
Parken ved Nysø. Til venstre Thorvaldsens atelier ❦
View of Frederiksværk from Tisvilde Wood, North Zealand vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v • d • r
La grava dana pentristo Skovgaard

Peter Christian Thamsen SKOVGAARD (naskiĝinta la 4-an de aprilo 1817 apud Ringsted, mortinta la 13-an de aprilo 1875 en Kopenhago) estis dana pentristo de la Ora epoko. Li estis la patro de la pentristoj Joakim Skovgaard kaj Niels Kristian Skovgaard.

Skovgaard studis ĉe la Reĝa Dana Akademio de Arto en Kopenhago i.a. ĉe Johann Ludwig Lund, sed la akademia etoso ne kongruis al lia temperamento. Pli influis lin Niels Lauritz Høyen kiel konsilisto kaj Johan Thomas Lundbye; li pentris laŭnature kaj faris portretojn, sed ankaŭ internajn scenojn kun personoj.

Tuj li iĝis grava rakontisto de dana naturo per la verko Skogsparti vid Jægerspris(1843), kiun aĉetis la Reĝa portretgalerio. En la jaro 1845 li gajnis medalon ĉeekspozicie. En 1854 li vojaĝis al Sicilio; li revenis al Italujo en la jaro 1869-a.

En 1860 li iĝis profesoro sed nur en 1864 membro de la Akademio de la plastikaj artoj. En 1874 li nomumitis Kavaliro de la Dannebrog-ordeno Li pentris multon pri diversaj partoj de Danlando, ĉefe en la Jægersborg-cervoparko kiu troviĝas norde de Kopenhago. La lastaj grandaj bildoj kiujn li faris (1875) montras Someran tagon en la Jægersborg-cervoparko antaŭ fulmotondro kiu troviĝas en la Kopenhago-galerio.

En la prezento de (fagaj) arbaroj Skovgaard estis plej fama inter ĉiuj tiutempaj danaj pentristoj. Lia talento estis ĉefe en la prezento de detalaĵoj - ĝeneralaj etosojn li malpli bone bildigis. Li havis elstaran observadtalenton por ennaturaĵoj. Tipas por liaj pejzaĝartaĵoj riĉeco da plantoj kaj kreskaĵoj.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]