Peter Hohmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Peter Hohmann, investanto

Peter HOHMANN (naskiĝinta la 26-an de julio 1663 en Könnern, mortinta la 2-an de januaro 1732 en Lepsiko) estis germana komercisto kaj nemoveblaĵ-posedanto. La filo de la urba konsilisto Peter Hohmann nuptis en 1693 Gertrud Sabina Koch; li havis naŭ filojn kaj tri filinojn el kiuj kvar mortis frue.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Hohmann aktivis ekde 1686 en Lepsiko kiel komercasistanto iĝonte post kelkaj jaroj kompaniano kaj baldaŭ ununura posedanto de domo en kiu okazis komercado per varoj, transportado kaj monaĵoj. La fundamenton de mira riĉeco li metis per liverado de nutraĵoj kaj armea ekipaĵo por la regnaj trupoj batalantaj ĉe Rejno kontraŭ reĝo Ludoviko la 14-a, en Hungarlando kontraŭ la Turkoj kaj en la Milito de hispana sukcedo.

Ekde 1709 Hohmann (kiel ankaŭ la bofrato Michael Koch) konstruigis grandajn, ĉedustrategoj situantajn kaj plurajn kortojn unuigantajn trairad-domoj kun multaj volboj por la foiraj gastoj, kun riĉaj fasadoj kaj fajna dekoraciaro ĉe pluretaĝaj tegmentmansardoj. Ĝis ilia detruiĝo dum la Dua mondmilito en 1943 ili apartenis al la plej belaj barokaĵoj lepsikaj.

La kapitalinvestado per domkonstruado kaj akiro de 12 kavalirbienoj (i.a. en Lichte) amasigis tiom multaj interezoj ke liaj praidoj (kiuj retiriĝis de la bankaj kaj komercaj aferoj jam en la 18-a jarcento) ankoraŭ antaŭ la Unua mondmilito per siaj havaĵoj neindustrie gajnitaj okupis la unuan bonstarulan rangon en tuta Lepsiko.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Helbig, Herbert, "Hohmann, Peter", ĉe: Neue Deutsche Biographie 9 (1972), p. 494 (tie ĉi interrete)