Peter O’Toole

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Peter O’Toole
Irlanda aktoro
Irlanda aktoro
Persona informo
Naskonomo Peter Seamus Lorcan O’Toole
Naskiĝo la  2-an de aŭgusto 1932(nun 1932-08-02)
en County Galway, Irlando
Morto la 14-an de decembro 2013 (81‑jara)
en Londono, Anglio
Mortokialo stomaka kancero
Lingvoj angla
Ŝtataneco IrlandoUnuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Reĝa Akademio de Drama Arto
Familio
Edz(in)o Siân Phillips
Infanoj Kate O'Toole • Lorcan O'Toole
Okupo
Okupo voĉaktoro • filmproduktoro • teatra aktoro • filmaktoro • aktorofilmreĝisoro • televida aktoro • aŭtoro
vdr

Peter Seamus O'TOOLE (County Galway (Irlando), 2-an de aŭgusto 1932 - 14-an de decembro 2013) estis irlanda aktoro.

Li naskiĝis en Irlando, sed elkreskis en Leeds, Anglio. Je junaĝo li forlasis la lernejon kaj laboris kiel ĵurnalisto por la gazeto Yorkshire Evening News. Post lia armea tempo li ricevis stipendion por la Royal Academy of Dramatic Art (Reĝa akademio por drama arto), kie li studis kune kun Albert Finney kaj Richard Harris.

Li konatiĝis kiel aktoro en diversaj teatraĵoj de Ŝekspiro en la Bristol Old Vic. Li debutis por televido en 1954, sed li tamen vere famiĝis pro lia rolo, kiel Lawrence, en la filmo Lawrence of Arabia (Laŭrenco de Arabio) de David Lean en 1962. Li plukonstruis je la sukceso de tiu filmo, kaj ricevis sep aliajn kandidatiĝojn por la Oskar-premio. Li ankaŭ aperis en multaj filmoj kiuj ne estis sukcesaj, kaj li preskaŭ perdis la vivon pro lia drinkemo je la fino de la 1970-aj jaroj.

En 2003 li ricevis la honor-Oskar-premion, kiun li unue rifuzis sed poste tamen akceptis.

Selektita filmaro

Teatraĵoj

Eksteraj ligiloj