Saltu al enhavo

Peterskopf (Palatinato)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Peterskopf
montomonteto
Alteco 493,5 m
Situo proksime de Kallstadt; distrikto Bad Dürkheim, Rejnlando-Palatinato; Germanujo
Montaro Palatinata arbaro
Geografia situo 49° 29′ N, 8° 8′ O (mapo)49.4791111111118.1294444444445Koordinatoj: 49° 29′ N, 8° 8′ O (mapo) f4
Peterskopf (Rejnland-Palatinato)
Peterskopf (Rejnland-Palatinato)
DEC
Situo de Peterskopf
Map
Peterskopf
vdr

Peterskopf estas la nomo de la 493,5 m alta orienta sprono de la altplataĵo de Peterskopf kaj Heidenfels en la Palatinata arbaro. Ĝi situas proksime de Kallstadt kaj la distrikta urbo Bad Dürkheim. Sur la pinto staras la turo Bismarckturm.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La monto Peterskopf staras en la Biosfera rezervejo Palatinata Arbaro – Nordaj Vogezoj kaj Naturparko Palatinata Arbaro en la arbaro de la teritorio de Kallstadt. Ĝia pinto staras 3,7 km okcidentsudokcidente de Kallstadt, 3,4  km nordokcidente de la distrikturbo Bad Dürkheim kaj 3,6 km okcidente de ties urboparto Ungstein. Tiu ĉi formas kun la Peterskopf eksklavon. Sude preter la sprono fluas la rivereto Isenach, antaŭ ĝi fluas tra Bad Dürkheim.

Peterskopf: Bismarckturm

Spronaltecoc[redakti | redakti fonton]

La Peterskopf estas 493,5 m alta. Ĝia pinto kun la turo Bismarckturm situas en la oriento de la relative granda altplataĵo kaj la Heidenfels.

Ĉirkaŭaĵo[redakti | redakti fonton]

En la ĉirkaŭo de la Peterskopf ekzistas multaj historiaj lokoj: Ĉ. 700 m sudoriente troviĝas ruinoj de bieno Weilach, kiu 1381 unuafoje en dokumentoj estis menciata. Sur la pli sude situanta Teufelsstein estas la samnoma ŝtonbloko, kiu dum la kelta tempo estis Kultoobjekto, kaj je la sudorienta etendaĵo, la Kästenberg, la kelta ringremparo Heidenmauer kaj la iama romia ŝonompejo Kriemhildenstuhl. Je la alia flanko de la Isenach-valo situas la mezepoka ruino monaĥejo Limburg kaj la Hardenburg.

Bismarck-turo[redakti | redakti fonton]

Sur la pinta plataĵo de la Peterskopf staras la 36 m alta Bismarckturm. De kies pinto oni havas belan alrigardon al la Malaltebenaĵo de Supra Rejno en la oriento, al la Palatinata arbaro en la okcidento kaj ties orienta rando, la Haardt. Estas gastejo en la malsupra etaĝo de la turo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]