Piastoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Piasta blazono

Piastoj estis la unua historie konfirmita pola dinastio. Regante duklandon, la piastoj unuigis polajn teritoriojn, kaj poste fondis reĝlandon (Boleslao la 1-a). Kun paŭzoj, la dinastio regis ĝis 1370 (dato de la morto de Kazimiro la 3-a, kiu ne havis idojn). Parencoj de la dinastio regis ĝis la 17-a jarcento en duklandoj, kiuj apartiĝis de Pollando.

La vorto piast probable devenas de la nomo de ofico. Piast devis zorgi pri idoj de duko. Legenda prapatro de la dinastio, Piast, reprenis potencon de antaŭa suvereno, Popiel.

Ŝablono:Ĝermo-historio