Pico de las Nieves

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pico de las Nieves.

La Pico de las Nieves (Neĝopinto) estis tradicie konsiderata la plej alta monto de la insulo Gran Canaria en la Kanarioj, Hispanio, kun 1 949 metroj, sed lastatempe ĵusaj mezuroj indikis, ke la proksima Morro de la Agujerada estas pli alta kun 1 957 m.s.m.[1][2]

La loknomo rilatas al neĝostokejojn konstruitajn pro deziroj de la ekleziuloj de la katedralo por havi glacion el la neĝo falita vintre.[3]

La montopinto estas posedaĵo de la Armeo de Hispanio, kiu funkciigas tie aparatarojn de radaroj kaj telekomunikado. Krome sur la deklivaro estas arbaroj de Kanaria pino, rezulto de rearbarigo en la 1950-aj jaroj, kun kun indiĝena plantaro.

Ĝia pinto estas sur la geografia centro de la insulo formante la limon de la municipaj teritorioj de San Bartolomé de Tirajana, Vega de San Mateo kaj Tejeda.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Visor de Grafcan». Sistema de Información Territorial de Canarias IDECanarias. Konsultita la 17an de oktobro 2021.
  2. Florido, Gaumet (26a de junio 2018). «La tecnología destrona al Pico de las Nieves como techo de la isla». Canarias7 (Informaciones Canarias). Konsultita la 17an de oktobro 2021.
  3. Miranda Calderín, Salvador (1998). La cumbre de Gran Canaria: estudio histórico, geográfico y toponímico. Las Palmas de Gran Canaria: Cabildo Insular de Gran Canaria. ISBN 9788460583561.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Pico de las Nieves en la hispana Vikipedio.