El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pierrefonds estas mezgranda franca komunumo, lokata en la arondismento Compiègne, la departemento Oise kaj en la regiono Pikardio. Ĝi estas unu el la subprefektejoj de la departemento, kaj do ĉefurbo de unu arondismento.
Laŭ la Adresaro de la personoj kiuj ellernis la lingvon "Esperanto" de 1897, en Pierrefonds vivis la instruisto kaj esperantista pioniro Louis Demarest, unu el la kunfondintoj de SPPE en 1898 kaj el la unuaj propagandistoj por Esperanto en Francio, nome en "Journal des instituteurs", 1899. Li estis unu el la de la "Biblioteko de la lingvo Internacia Esperanto" eldonita en Nurenbergo, prezidis la grupon de Reims ĝis 1902, poste li forveturis al Konakry (Gvineo).