Pikku jättiläinen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pikku jättiläinen
(la Eta Giganto)
Pikku jättiläinen (la Eta Giganto)
nefikcia libro
Aŭtoroj
Aŭtoro Yrjö Karilas
Lingvoj
Lingvo finna
Eldonado
Eldondato 1924
Eldoninto Werner Söderström Osakeyhtiö ("WSOY")
Trajtoj
Paĝoj 952
vdr

Pikku jättiläinen (la Eta Giganto) kun subtitolo "tietokirja nuorisolle, ohjekirja aikuisille ja oppikirja itseopiskelijoille" ("informlibro por la junularo, konsillibro por plenkreskuloj kaj instrulibro por memlernantoj") estas grava finna enciklopedio eldonita 19-foje inter jaroj 1924 kaj 1964. La libro estis kreita fare de la verkisto Yrjö Karilas kaj publikigita fare de la eldonejo "WSOY", Werner Söderström Osakeyhtiö (kompanio kun limigita respondeco "Werner Söderström", nuntempe nomata Sanoma, la plej granda libroeldonejo de Finnlando). La libro enhavas informojn pri diversaj temoj. La verko atingis enorman popularecon en Finnlando siatempe kaj estis nomita "la finna nefikcia libro de ĉiuj tempoj". [1][2] Komencante en la 1940-aj jaroj, WSOY publikigis apartan serion de faktolibroj sub tre simila nomo "Pikkujättiläinen" pri diversaj temoj, kiel sportoj kaj historio, nomitaj laŭ la laboro de Karilas. En la konata kovrilbildo de la eta giganto, Atlaso portas la Teron sur siaj ŝultroj.

Yrjö Karilas ricevis la ideon por la laboro de libro nomita The Little Giant publikigita en Usono.

La libro kiu celas esti kleriga komencas per priskribo de la kronologio, kaj poste trairas ĉiujn ŝlosilajn kampojn de scienco kaj informo, eĉ la regulojn de ŝakludo. La unua eldono publikigita en 1924 havis 952 paĝojn, sed Karilas kompletigis kaj vastigis la libron en ĉiu nova eldono. La 19-a eldono, eldonita en 1964, jam ŝveliĝis al 1 449 paĝoj. La diversaj eldonoj de la eta giganto estis presitaj en sume 300 000 ekzempleroj. En 1937, "Klubo Pikku Jättiläinen" estis fondita por lojalaj legantoj, kaj dumtempe atingis pli ol 15 000 membrojn.

En 1985, WSOY publikigis libron Uusi Pikkujättiläinen (Nova Eta Giganto), kiu sekvis la originan ideon, kaj antaŭ 1991 dek eldonoj estis faritaj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Pikkujättiläinen, populara finna serio de libroj de nefikcio, komencita en la 1980-aj jaroj surbaze de la origina libro de 1924

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Joel Kuortti & Jukka-Pekka Pietiäinen: 100 merkittävää suomalaista tietokirjaa – Abckiriasta Mustaan orkideaan ("100 gravaj finnaj nefikciaj libroj - De Abckiria [la unua libro publikigita en la finna lingvo, en 1543] ĝis Nigra Orkideo"), paĝoj 64–65 kaj 76, eldonejo Paasilinna, Helsinko 2014.
  2. informo en la retejo uppslagsverket.fi (svede)

Fonto[redakti | redakti fonton]