Yrjö Karilas
| Yrjö Karilas | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 3-an de januaro 1891 en Hailuoto |
| Morto | 7-an de junio 1982 (91-jaraĝa) en Helsinko |
| Lingvoj | finna |
| Ŝtataneco | Finnlando |
| Alma mater | normala liceo de Helsinko universitato de Helsinko |
| Familio | |
| Patro | Niilo Karilas (mul) |
| Edz(in)o | Esteri Karilas (1914–) |
| Okupo | |
| Okupo | verkisto instruisto socia laboristo pri junuloj redaktisto |
| Verkoj | Pikku jättiläinen |
Yrjö Antero Karilas (ĝis 1906 Karlsberg; 3-a de januaro 1891 en Hailuoto – 7-a de junio 1982 Helsinko) estis finna kreinto de kristana junulara laboro, verkisto kaj scianto de multaj lingvoj, ankaŭ Esperanto. Li estas memorata ĉefe pro sia ampleksa nefikcia verko Pikku jättiläinen (1924). Karilas estis instruisto laŭ edukado, sed li pasigis la plej grandan parton de sia vivo laborante kun kristana junulara laboro. Lia granda vivvoko estis edukigi knabojn al kristanaj, honestaj, patriotaj viroj kun sanaj vivmanieroj. La literatura verkaro de Karilas estas rimarkinde vasta: li verkis, interalie, nefikciajn verkojn, kristanaj religiaj libroj biografiojn de kristanaj kaj sekularaj efikantoj, mem-edukajn gvidilojn, ŝatokupajn gvidilojn devotajn librojn, kaj verkojn rilatajn al la teorio de la porknaba verkado.
Karilas restis relative malmulte konata kaj aprezata pro siaj meritoj kaj ekstreme multflanka talento. La fakto, ke Karilas restis relative nekonata, laŭ iuj taksoj ŝuldiĝas al la fakto, ke lia pensado estis tiel konservativa, tiel kristana, kaj tiel patriota[1]. En Finnlando multaj konas lin kiel faranto de Eta Giganto sed ne scias pli lia alian, ne scias, ke li estis el la finnoj unu el tri, kiuj estis plej proksime uomo universale (la aliaj estas Elias Lönnrot kaj Urho Kekkonen).
Vivresumo
[redakti | redakti fonton]Yrjö Karlsberg naskiĝis en Hailuoto, la plej granda insulo de Botnia golfeto, norda parto de Botnia Golfo, proksime Oulu, la 3-an de januaro 1891. Li estis sepa el dek du gefiloj de sia gepatroj, vikario de Hailuoto Niilo Karlsberh kaj Ida Maria Anstén. En 1895 la familio transloĝiĝis al Piippola kaj en 1903 al Helsinko kaj en 1906 en la granda finna nomŝanĝigo ŝanĝis sian familinomon el Karlsberg al Karilas. Yrjö Antero Karilas pasigis sian abituron en 1908. Li difinis kiel sia plej grava antaŭbildo sian patron. Niilo Karilas esperis, ke lia filo Yrjö iĝu pastro. Yrjö elektis alitipan karieron sed forte kristanan.
En infaneco de Karilas ne ekzistis en lia lando tiu pli posta regulo, ke por ke komencigi la lernejon oppikoulu/läroverk oni devis unue lerni minimume kvar jarojn en popollernejo (kansakoulu/folkskola). Karilas ne estis en kansakoulu/folkskola, sed li estis en hejma instruo du jarojn ekde 1898. Jam 9-jara li komencigis la lernejon oppikoulu/läroverk en Oulu. Li estis tie la plej bona lernanto en sia klaso, kvankam pre tiu lernejo li lernis nur du jarojn.
Juna Karlsberg/Karilas estis soifa de scio pri multaj aferoj, kolektis sciojn pri diversaj aferoj kaj skribis pri ili en sama kajero. Tia diversa kolekto de informoj el malsamaj kampoj finfine kondukis al tio, ke Karilas kapablis verki tian diversan kaj ampleksan nefikcian verkon kiel La Eta Giganto. Kiam oni demandis, kiel li povis fari do, li menciis multfoje, ke ekde june li akiris multe da scioj pri vere multaj aferoj kaj skribis pri ili en unu kajero. Li anka kolektis vastan plantan kolekton. Li lernis siajn lernejajn fakojn pli multe ol lerneje la instruistoj instruis. Li memlernis ankaŭ tiajn lingvojn, kiuj li ne lerneje lernis, ankaŭ planlingvoj. Rapide li movis el Volapuko al Esperanto.
Li estis en geedzeco kun la verkistino Ester aŭ Esteri Teittinen ekde 1914. En la familio naskiĝis kvar infanoj.
Instruisto
[redakti | redakti fonton]En 1911, li komencis instrui la rusan en Helsinko en lernejo oppikoulu/läroverk (oppikoulu, läroverk en vikivortaro). Iom li instruis ankaŭ filozofion, matematikon, sporton kaj muzikon. Kiel instruisto li apartenis al kunigo, kies celo estis protekti junulojn el malbonaj hobioj, kiuj en Helsinko aperis kaj pliigi iliajn eblojn por bonaj hobioj.
En la libra kampo
[redakti | redakti fonton]Post kiam la rusa estis forigita de la instruplano, li iĝis oficeja dungito ĉe la Helsinka oficejo de la kompanio kun limigita respondeco "Werner Söderström", mallongigo siatempe WSOY, nuntempe nomata Sanoma, la plej larĝa libroeldonejo de Finnlando. Li aparte respondecis pri la religia kaj junulara literaturo de la kompanio kaj ankaŭ publikigis multajn biografiojn kaj literaturon rilatan al knaba laboro. La biografioj de Karilas estis inkluditaj en ĉi tiu libro specife kiel literaturo por junuloj pro ilia eduka fokuso. Pro lia ampleksa biografia produktado, Karilas estis elektita kiel la eldona sekretario de la ĉefa projekto de WSOY, la kvinvoluma Nacia Biografio, en la 1920-aj jaroj. Ĝis 1969, li ankaŭ ĉiujare publikigis la Lernejan Kajeron baldaŭ antaŭ la komenco de la aŭtuna lerneja periodo, kiu enhavis kaj aktualajn informojn kaj enigmojn kaj taskojn, same kiel paĝojn rezervitajn por la propraj notoj de lernantoj.
Spirita efikanto
[redakti | redakti fonton]Karilas apartenis al la finnlanda kvina reviviĝa ligo, kiu estis nomata laŭ ĝi, ke ĝi iĝis en la finnlanda luterana eklezio post la kvar antaŭaj reviviĝaj ligoj (reviviĝo (religia movado en Finnlando), evangelismo, preĝantanteco kaj lestadianismo) kaj montras iujn samtipajn ecojn kiel pentekontismo. Li estis la plej grava el la fondanta grupo de Bibliosocieto de la popolo.
Kristana porknaba laboro
[redakti | redakti fonton]La reala vivo de Karilas estis en la kampo de junulara laboro, precipe laboro kun knaboj kaj junaj viroj, kvankam lia kariero kiel eldonsekretario ne povas esti klare distingita de alia junulara laboro. Maje 1918 li fariĝis sekretario de knabsekcio de KAJV de Helsinko kaj poste ankaŭ de ĝia junvirsekcio. Novembre 1919 li estis elektita kiel centra sekretario de knab- kaj knabinverko de SNLK (Suomen Nuorten Kristillinen Liitto, esperante Kristana ligo de junuloj de Finnlando). En tiu laboro estis lia takso zorgi pri kontaktoj de la knabaj kaj knabinaj sekcioj. Iĝis kiel centra organo de la knaba laboro NMKY:n pojat (knaboj de KAJV), kiu estis subula al SNLK. Al ĝia laboro apartenis ĝis 1924 ankaŭ knabina laboro.
Sporto
[redakti | redakti fonton]Laŭ Karilas, multaj sportoj ankaŭ estis bonaj kaj li organizis teamajn ludojn por knaboj, sed laŭ lia opinio oni devis zorgi, ke ili ne fariĝu tro unupartia vivenhavo, sed ke ili estu nur ŝatokupoj inter aliaj kaj precipe ili ne konduku al la sekularigo de la junularo. Karilas forte kontraŭis la profesiigon de pintaj sportoj.
Konsilanto pri la propra lingvo
[redakti | redakti fonton]Konsilante pri la finna lingvo Karilas volis ekzemple, ke la prononco de la diftongoj iĝu tiaj, kiaj ili estas en la finna universallingvo (yleiskieli), tiel, ke ekzemple la okcidentaj ia,, iä ua, kaj yä kaj la orientaj oe, ao kaj äö iĝu ie, uo, yö, oi, au kaj äy.
Li efikis ankaŭ en la finna antaŭnomaro. Li rekomendis iujn maloftajn antaŭnomojn, kaj iuj tiaj liaj konsiloj realis do, ke tiuj nomoj ricevis baldaŭ multaj portantoj. Li ankaŭ kreis tute novajn antaŭnomojn, kiel la virinan nomon Seija, kiu estis unu el la plej ordinaraj unuaj antaŭnomoj de finnaj virinoj naskiĝintaj proksimume 1940–1965.
Karilas kaj konstruitaj lingvoj
[redakti | redakti fonton]Karilas parolis kaj apogis konstruitajn lingvojn. Pikku jättiläinen inkludas mallongan bazkurson de Esperanto. En sia libro Antero Vipunen (1950) li rakontas pri Johann Martin Schleyer kaj skribas pri Volapuko plejparte pozitive sed klarigas, ke kiam oni esploras vortojn de volapuko, oni sentas multajn arbitre kreitajn vortojn, kiuj malfaciligas la lernadon de la lingvo. Tion montras ankaŭ la nomo de la lingvo: la anglaj world kaj speak iĝis vol kaj pük. Eŭropo estas Yulop, Asio Siyop, Ameriko Melop kaj Afriko Fikop. Krome iĝas longaj verbformoj, kiuj estas ornamitaj per kaj prefiksoj kaj sufiksoj (äpakokomla, obesevamol, poibefuloms) kaj tial Volapuko verŝajne ne estas, kvankam la celo estis bona, bona alternativo esti internacia helplingvo – Esperanto iom post iom tute anstataŭigis ĝin. Laŭ peto de Karilas Hugo William Salokannel skribis por sama libro forte apogantan artikolon pri Esperanto. Salokannel skribas pri celo iĝi Esperanton lernfako en la ĉiuj lernejoj en la mondo.
Libroj
[redakti | redakti fonton]- Antero Vipunen; arvoitusten ja ongelmien, leikkien ja pelien sekä eri harrastusalojen pikku jättiläinen (Antero Vipunen; la eta giganto de enigmoj kaj problemoj, ludoj kaj diversaj ŝatokupoj)
- Koululaisen muistikirja IX "Kajero Lerneja IX"
- Koululaisen muistikirja XXVI "Kajero Lerneja XXVI"
- Koululaisen muistikirja XXVIII "Kajero Lerneja XXVIII"
- Mieleni minun tekevi; askartelun ja kokeilun, keräilyn ja retkeilyn sekä eri harrastusalojen pikku jättiläinen (finne: Mia menso faris min; la eta giganto de kreado kaj eksperimentado, kolektado kaj tendaro, kaj diversaj ŝatokupaj kampoj).
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Grandparte la scioj estas el la artikolo fi:Yrjö Karilas el finna Vikipedio, kie estas markita fontoj. Krome estas prenita scioj, kiujn tiuj artikolo ne inkludas, el tiu fonto: https://jyx.jyu.fi/bitstreams/ca0a5b08-7556-4aaf-85b3-6d879275b286/download. Iuj scioj estas el la libro Antero Vipunen. Unu fonto estas ankaŭ Etunimet de Kustaa Vilkuna, kiu en tiu libro rakontas pri lia nomaj rekomendoj.

