Pilko (ĵonglado)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tipaj ĵonglaj pilkoj

Pilko estas el la iloj la plej uzataj per la ĵonglistoj. La pilkoj figuras la punkton, dum la klaboj figuras la linion kaj la ringoj ebenon.

Pilkaj specoj[redakti | redakti fonton]

La pilkoj malsamas laŭ la materio. Tre gravas iliaj ecoj: grandeco, pezo, resalteblo. Ili ĝenerele diametras ĉirkaŭ 6-7 centimetroj.

  • Por aera ĵonglado, oni ĉefe uzas:
    • semajn pilkojn: semoj en tuko;
    • scenajn pilkojn: plastike, ĝenerale malplenajn;
  • Por resalta ĵonglado:
    • kaŭtĉukaj pilkoj: la pilko resaltas ĝis ĉirkaŭ 70%. Ne tro multekostaj, ili tamen malbone daŭreblas.
    • silikonaj pilkoj: plikostaj, ili permesas resalto ĝis 80%, tre daŭriĝas kaj havas agrablan tuŝaĵon.
Malnova egipta ĵonglado

Mallonga historio[redakti | redakti fonton]

La uzo de pilkoj estas tre malnova, kiel pruvas la pilkludo ĉe mezamerika prasocioj kiel ĉe la Majaoj.

Per manoj: oni malkovris murpentraĵon en egipta tombo kie figuras ĵonglistoj 1794 - 1781 a.K.

La pilkoj estas tre uzataj por multaj nunaj ludoj, kiel piedpilko.

La kontakta ĵonglado plivastigas la uzadon de la pilkoj al la tuta korpo.

Pilkaj ĵonglistoj[redakti | redakti fonton]

Neplena listo de ĵonglistoj regantaj pli ol 9 pilkoj (la nombro de kaptoj estas inter krampoj):