Enrico Rastelli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enrico Rastelli
Persona informo
Naskiĝo 19-an de decembro 1896 (1896-12-19)
en Samara
Morto 13-an de decembro 1931 (1931-12-13) (34-jaraĝa)
en Bergamo
Mortokialo hemofilio
Tombo monumental cemetery of Bergamo
Lingvoj itala
Ŝtataneco Reĝlando Italio
Okupo
Okupo cirkisto
vdr

Enrico RASTELLI (naskiĝis la 19an de decembro 1896 – mortis la 13an de decembro 1931) estis itala ĵonglisto, akrobato kaj prezentisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Enrico Rastelli en 1930.

Rastelli naskiĝis en Samara, Rusio, en cirka familio. Ambaŭ liaj gepatroj estis prezentistoj kaj tuj la juna Rastelli decidis aliĝi la familian komercon. Li ricevis rigoran trejnadon en vario de cirkaj disciplinoj inkluzivanta akrobataĵon, ekvilibrigon kaj aerajn kapablojn. Lia elfara debuto estis ĉe la aĝo de 13 kiel parto de aera ago de liaj gepatroj, tamen lia pasio kaj talento rilatis kun ĵonglado. Li praktikadis siajn ĵongladajn kapablojn senlace kaj de la aĝo de 19 estis elfaranta solludan ĵongladan rutinon. Liaj plej fruaj elfaroj okupis la manipuladon de bastonoj kaj pilkoj en tipa japana stilo; li eĉ portis kimonon kiel lia kostumo.

Multaj ĵonglistoj de la epoko de Rastelli estis de la sinjora ĵonglista stilo. Vestitaj en formala vespervesto, ili volis ĵongli ĉiutagajn objektojn kiujn oni povus trovi ĉe la ĉefmanĝa tablo, inkluzivanta telerojn, ĉapelojn kaj kanojn, panpecojn, botelojn kaj seĝojn. Rastelli male elektis restrikti sin mem al objektoj pli konvenaj por ĵetado kaj kaptado, tipe teleroj, bastonoj kaj pilkoj. Tiel faranta, li estis kapabla atingi nivelojn de teknika kapablo ege pretere de liaj samtempuloj. Cetere, lia elekto de tri simplaj apogiloj estas reflektita en la apogiloj de elekto de plej modernaj ĵonglistoj, kun pilkoj, klaboj (anstataŭe bastonoj) kaj ringoj (anstatae teleroj) uzitaj de profesiaj kaj amatoraj ĵonglistoj egale.

En 1917 Rastelli geedziĝis kun Harriet, altkabla artistino. De la fruaj 1920-aj jaroj li estis fariĝanta stelulo, travojaĝanta Eŭropon kaj Usonon, miranta spektantarojn kaj ricevanta ĉiam kreskantan salajron. En ĉi tiu periodo li elektis elfari en silka kostumo aldonanta senmovajn ekvilibrajn ruzojn al liaj energiaj elfaroj. Dum la pli lasta parto de la 1920aj jaroj li faris la movon de la cirka ringo al la pli profitaj vodevilaj teatroj. Lia stilo ŝanĝiĝis denove, elfaranta en plena futbala strio li volus ĵongli per ĝis kvin pilkoj. Per sia kreskanta riĉaĵo, Rastelli, kun sia edzino kaj iliaj tri infanoj aĉetis grandan vilaon en Bergamo.

Dum travojaĝado de Eŭropo en 1931 li suferis pneŭmoniton. Li rapide revenis hejmen, tamen lia kondiĉo plimalboniĝis kaj li mortis en la fruaj horoj de la mateno, la 13an de decembro 1931, rezulte de anemio. Lia enterigo okazis en Bergamo, ĉeeste de miloj. Realgranda statuo al Rastelli estis starigita sur lia tombo, prezentanta lin en konata pozo, turnadanta pilkon sur lia levita fingron.

Rastelli en Berlino, 1930.

La kontribuo de Rastelli al ĵonglado estas de granda signifo. Lia kapablo ĵongladi multajn objektojn, foje dum ekvilibrigo de objektoj sur lia kapo aŭ korpo kaj lia monda rekorda nombra ĵonglado restis senparalele ĝis nun. Li estis ankaŭ majstro de 'kombinaĵa' stilo de ruzoj, estanta kapabla ĵongladi 6 telerojn, dum turnadadi ringon ĉirkaŭ unu piedo kaj preterpasante ŝnuron kiu estis turnadita de helpanto. Lia influo estas ankoraŭ sentita hodiaŭ, kun plejpartoj de ĵonglistoj restriktanta sin mem al la uzo de klaboj, ringoj kaj pilkoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Alvarez, Francisco. (1984) Juggling - Its History and Greatest Performers. ISBN 3-9801140-1-5
  • Ziethen, Karl-Heinz. (1996) Enrico Rastelli, The World's Greatest Jugglers.
  • Alvarez, Francisco. (1984) Juggling - Its History and Greatest Performers.

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]