Pina Bausch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Pina Bausch
Pina Bausch cropped 2.jpg
Personaj informoj
Naskiĝo 27-an de julio 1940 (1940-07-27)
en Solingen
Morto 30-an de junio 2009 (2009-06-30) (68-jara)
en Wuppertal
Kaŭzo de morto pulma kancero
Tombo Wuppertal
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Arta Universitato FolkwangLernejo Juilliard
Profesio koreografo, baleta dancisto, dancisto, artisto, muzikinstruisto, ballet master, universitata profesoro
Oficiala retejo http://www.pinabausch.de
Lingvoj germana lingvo
Verkaro Café Müller
Familianoj
Edz(in)o Ronald Kay
v  d  r
Information icon.svg

Philippina "Pina" BAUSCH[1] (27a de julio 1940 – 30a de junio 2009) estis germana dancisto kiu, per kombino de movo, sono kaj elstara koreografio, kaj kun dancistoj dum la disvolvigo de peco (nome stilo nune konata kiel Tanztheater (dancteatro)), iĝis influo en la fako de moderna danco el la 1970-aj jaroj antaŭen.[2] Ŝi kreis la kompanion Tanztheater Wuppertal Pina Bausch kiu prezentas spektaklojn internacie.

Ŝi ekkarieris en la 1950-aj jaroj en Germanio ekzemple kun Kurt Jooss kaj en 1960 ŝi iris al Novjorko. En 1968, Ŝi koreografiis sian unuan pecon, nome Fragmente (Fragmentoj), por muziko de Béla Bartók.[3] En 1969, ŝi sukcedis Jooss kiel arta direktoro de kompanio.[4]

En 1973, Bausch startis kiel arta direktoro de la Vupertala Operbaleto, kiu estis poste renomita kiel Tanztheater Wuppertal Pina Bausch, fondita kiel sendependa kompanio. Tiu kompanio havas grandan repertorion de originalaj pecoj, kaj regule turneas tra la tuta mondo el sia hejma bazo de la Opernhaus Wuppertal. Unu el ŝiaj plej fame konataj danc-teatraĵoj estas la melankolia Café Müller (1985), en kiu dancistoj vagadas tra la scenejo stumblante kontraŭ tabloj kaj seĝoj. Bausch metis plej dancistojn danci tiun pecon havante fermitajn okulojn.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ kelkaj fontoj ŝia naskonomo estis Philippine, en: Pina Bausch. "Tanzen gegen die Angst". (Danco kontraŭ timo) Ullstein, Berlin 2002, ISBN 3-548-60259-2, p. 27
  2. Itzkoff, Dave (30a de junio 2009). "Pina Bausch Dies". New York Times. Alirita la28an de februaro 2019.
  3. Tashiro 1999.
  4. Hoghe 1986, p. 157.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Climenhaga, Royd (2008). Pina Bausch. Routledge Performance Practitioners. Routledge. ISBN 978-1-134-18757-7.
  • Climenhaga, Royd, ed. (2012). The Pina Bausch Sourcebook: The Making of Tanztheater. Routledge. ISBN 978-0-415-61801-4.
  • Hoghe, Raimund (1986). Pina Bausch / Theatergeschichten (in German). Suhrkamp.
  • Servos, Norbert (2008). Pina Bausch: Dance Theatre. K. Kieser. ISBN 978-3-935456-22-7.
  • Tashiro, Mimi (1999). "Pina Bausch: Life and work". Stanford Presidential Lectures in the Humanities and Arts. Alirita la 1an de marto 2019.