Pincio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ŝtuparo disde Piazza del Popolo al Pincio-monto
promenado sur Pincio-monto, 1882

Pincio (itale: Monte Pincio, latine: Pincius mons) estas la plej norda de la montetoj de Romo kun alteco de 54 metroj. Ĝi apartenas al la urba teritorio de la tempo de la regado de Aŭreliano.

Estas ĝia pli frua nomo Collis hortorum, do monteto de la ĝardenoj, ĉar troviĝis tie viridaj zonoj kaj vilaoj de la senatano kaj militestro Lucius Licinius Lucullus, de Salustio, de la Acilianoj, Domiciananoj ktp. Ili poste tre ofte iĝis imperiestra posedaĵo.

Pli malfrue ĝi gastis la palacon Palatium Pincianum en kiu loĝis Belizaro dum la sieĝo de la gotoj.

Nuntempe ĝi estas ŝatata promenada celo kun skulptaĵoj, bustoj, malavare aranĝitaj ripozumejoj. Belegis ĝia panoram-ofertaro; sur ĝi troviĝas la vilaoj Medici (Accademia di Francia) kaj Vilao Mediĉo.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 15. Leipzig 1908, p. 889 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

41.91176312.479653