Pinsoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pinsoro
loĝloko
Administrado
Poŝtkodo 50694
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 42° 12′ N, 1° 20′ U (mapo)42.1952239-1.3360191Koordinatoj: 42° 12′ N, 1° 20′ U (mapo) [+]
Pinsoro (Provinco Zaragozo)
Pinsoro (Provinco Zaragozo)
DEC
Pinsoro
Pinsoro
Situo de Pinsoro
Pinsoro (Hispanio)
Pinsoro (Hispanio)
DEC
Pinsoro
Pinsoro
Situo de Pinsoro

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pinsoro [+]
vdr


Pinsoro estas urbeto en la municipo Ejea de los Caballeros, ĉefurbo de la aragona komarko Cinco Villas en provinco Zaragozo de la historia hispana regiono Aragono.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi situas 90 km nordokcidente de la urbo Zaragozo kaj ĝia distanco al Ejea estas 19 km. Ĝi estas la urbeto kun la plej granda nombro da loĝantoj en la municipo post Ejea de los Caballeros. Ĝi prenis sian nomon de la proksima monto "Pinsoro", monto kun ununura pino, 480 m alta, ĉe la piedo de la montetoj "Bardenas Reales". [1]

Ĝi havas areon de 4 081 hektaroj kaj estas la sola koloniiga urbeto, kies kerno konsistas el tri kvartaloj (etendaĵoj post sia konstruo). [2]

Klimato[redakti | redakti fonton]

Pro sia geografia situo (400 m super la marnivelo kaj situanta sur plata altebenaĵo), ĝi estas sufiĉe malvarma kaj humida de oktobro ĝis marto kaj tre varma kaj seka de junio ĝis septembro.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Ekde ĝia fondiĝo, Pinsoro spertis eksplodon en sia demografio sed ekde la jaro 2000, Pinsoro perdis pli ol 17% de sia loĝantaro, kvankam multaj homoj, kiuj ne estas registritaj regule alvenas en Pinsoro dum ferioj, lokaj festivaloj kaj someraj ferioj. [3] Demografiaj datenoj de Pinsoro de la jaro 2000 ĝis 2018: [4]

876 (2000) -- 869 (2002) -- 823 (2004) -- 792 (2006) -- 778 (2008)
760 (2010) -- 730 (2012) -- 715 (2014) -- 670 (2016) -- 641 (2018)

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La ĉefaj ekonomiaj rimedoj baziĝas sur agrikulturo kaj brutaro. La urbo havas plurajn brutarbienojn situantajn sur sia periferio kaj multajn kampojn kaj forcejojn. La agrikultura kooperativo "San Mateo" vendas produktojn pri agrikulturo, aparatoj kaj brikaĵoj. La rizo produktita en Pinsoro estas eksportita al ĉiuj partoj de Hispanio. [5]

Pinsoro spertis ekonomian ekprosperon post la malfermo de entrepreno pri dehidratigo de luzernoj "Alfalfas de las Bardenas" en la jaro 2000. [6]

Ekzistas pluraj butikoj en la urbo, bankoj kaj medicina centro.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pinsoro estis fondita fare de 290 familioj de setlantoj en 1962. La urbeto formis parton de la projekto de la "Instituto Nacional de Colonización" (Nacia Instituto pri novaj Setlejoj) (INC) de la frankisma registaro, por fari fekundajn novajn terojn per irigado kun akvoj de la rezervujo "Yesa". Parto de la setlantoj venis de urboj inunditaj de la akvorezervujo (Ruesta, Tiermas kaj Escó). La urboj Bardenas, Santa Anastasia, El Bayo, El Sabinar kaj Valareña estis fonditaj samtempe, ĉiuj apartenantaj al la municipo de Ejea. [2] [7]

En la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj pliboniĝis la infrastrukturoj: la telefono alvenis en la 70-aj jaroj kaj en la 80-aj jaroj oni konstruis novajn loĝkvartalojn, naĝejojn kaj sportejojn. En la fruaj 1990-aj jaroj, oni plibonigis la vojojn kondukantajn al Pinsoro kaj oni modernigis la busliniojn al Ejea kaj Zaragozo. [8]

En la jaro 2000 konstruiĝis entrepreno por dehidratigo de luzerno, en 2002 oni instalis kamparan Interretan reton (ZIP), en 2003 la futbalkampo "El Mallacán" estis modernigita, en 2004 oni instalis poŝtelefonan antenon kaj en 2006 alvenis ADSL-larĝbendo por la Interreto. [9]

En la libro "Pinsoro, un pueblo en los riegos de Cinco Villas" (Pinsoro, vilagxo en la irigaciaj teroj de Cinco Villas), eldonita de la kvartala asocio "Moncayuelo" kaj verkita de ĝia Pastro, José Guarc Pérez (de 1970 ĝis 2009), oni povas akiri precizajn sciigojn de la kreado de Pinsoro, ĝiaj fruaj jaroj, ĝiaj problemoj kaj ĝiaj malfacilaĵoj. En majo 2012, estis festita la 50-a datreveno de Pinsoro kaj estis starigita monumento dediĉita al la unuaj setlantoj, sen kiuj la prizorgado kaj prospero de Pinsoro ne estus eblaj.

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

  • Paroĥa preĝejo:
Ĝi situas en la "Plaza Mayor" (Plej granda placo), apud la urbodomo. Ĝi estas la plej malnova historia konstruaĵo en la urbeto, ĝi havas etaĝon kun benkoj kaj supran etaĝon. De ĝi oni povas aliri la preĝejan turon, kun la permeso de la respondeculoj pri la loko.
  • Arko de Pinsoro:
Ĝi estas arko, alta 4 metrojn kaj konstruita en ŝtono. Ĝi ornamas kaj donas enirejon al la "Plaza Mayor" (plej granda placo), ankaŭ farita el ŝtono.

Vizitindaj lokoj[redakti | redakti fonton]

  • "Lagunazo de Moncayuelo" (lagunego Moncayuelo): [1] [10]
Ĝi estas unu el la ĉefaj turismaj vidindaĵoj de Pinsoro. Estas 17 hektaroj kovritaj per akvo en loko de ĉirkaŭ 40 hektaroj kun granda vario de arboj. Ĝi estas specialprotekta areo por birdoj (ZEPA), konsiderata, post la laguno "Gallocanta", la plej grava ekologia spaco en Aragono.
  • Bardenas Reales (Reĝaj "Bardenas"):
Duondezerta natura areo situanta ĉirkaŭ 8 km de Pinsoro, kiu elstaras pro siaj spektaklaj pejzaĝoj, kiuj lasas neniun vizitanton indiferenta. Ekde la jaro 2000 ĝi estas natura parko laŭ decido de Unesko kaj estas unu el la 26 Biosferaj Rezervoj, kiuj ekzistas en Hispanio.
La Bardenoj estas dividitaj en "Bardena Negra" (Nigra "Bardena"), kun abunda indiĝena vegetaĵaro kaj granda vario de flaŭro kaj faŭno, kaj "Bardena Blanca" (Blanka "Bardena"), kiu estas dezertsimila laŭ aspekto kaj kun abundo de blankecaj saloj.
  • Rezervujo "Malvecino":
Ĝi estis konstruita en 2004 kun la celo stoki akvon de la irigacia-fosaĵo "Cinco Villas" kaj resendi ĝin kiam bezonite. Ĝi situas ene de la "Reĝaj Bardenas".

Edukado kaj kulturo[redakti | redakti fonton]

Pinsoro havas infanvartejon kaj publikajn lernejojn por frua infaneduko kaj bazinstruado. Oni lernas en Ejea de los Caballeros devigan mezlernejon (ESO) kaj abiturientecon. Pinsoro havas publikan bibliotekon, ludejon, klubon por emerituloj, kaj du teatrojn. [11]

Estas menciinde[redakti | redakti fonton]

Ĉiujare okazas konkurso pri "Jota Aragonesa Cantada y Bailada" (tipa aragona kanto kaj danco) en Pinsoro. Ĝi estas elsendo per lia Jutuba kanalo. [13] [14] Dum la lastaj jaroj komencas disvastigi en la kamparo la plantado de pistakoj en Pinsoro. [15]

Festoj[redakti | redakti fonton]

  • Kultura semajno: [8]
Kulturaj agadoj dum la Sankta Semajno kaj Pasko: kinejo, ekspozicioj kaj teatraĵoj.
  • San Isidro (Sankta Isidro):
Printempaj festoj omaĝe al Sankta Isidro, patrono de kamparanoj. Ili estas tre popularaj festivaloj kun kvartalaj manĝoj, dancoj, orkestroj kaj ĉiaj konkursoj. Ili estas festataj ĉirkaŭ la 15-a de majo.
  • Tago de la Asocio:
Oni memoras en la unuaj tagoj de junio, la alvenon de la kolonianoj en Pinsoro en la 60-aj jaroj.Estas frateca tago, en kiu oni tagmanĝas kaj manĝas sur la placo de bovinoj.
  • Tago de la ermitejo:
Ĝi estas religia festo okazinta en la ermitejo "Las Bardenas", je kelkaj kilometroj de Pinsoro. Ĝia festo estas kutime en junio.
  • San Juan (Sankta Johano):
Festo de Sankta Johano: la 23-an de junio. La loĝantoj konstruas ĝojfajrojn kaj manĝas ĉirkaŭ ili.
  • Kultura somero:
Prezentadoj en la naĝejoj, dancoj, folkloraj kaj kinfestivaloj.
  • San Mateo (Sankta Mateo):
Festoj en Honoro de Sankta Mateo: ili estas la plej gravaj festoj en Pinsoro kaj okazas la semajnon ĉirkaŭ la tago de Sankta Mateo (la 21-an de septembro).
  • Kultura Kristnasko:
Dum la kristnaskaj ferioj okazas teatraĵoj, filmoj, babiladoj kaj sportaj eventoj.
  • Festivalo "Enganxaus":
Ĝi estas rok-muzika festivalo okazigita ĉiujare. Grupoj el la tuta regiono ludas dum tuta nokto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Ĝenerala raporto pri Pinsoro. [16]
  • Jutuba raporteto pri Pinsoro. [17]
  • Tra la stratoj de Pinsoro kaj veturo for. [18]
  • Taŭret-ludoj: "roscaderos"-teamo el Pinsoro. [19]
  • Cirkla promenvojo Pinsoro-Malvecino-Pinsoro. [20]