Saltu al enhavo

Ejea de los Caballeros

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ejea de los Caballeros
municipality of Aragon (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50600
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 17 135  (2023) [+]
Loĝdenso 28 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 8′ N, 1° 8′ U (mapo)42.1272823-1.138433Koordinatoj: 42° 8′ N, 1° 8′ U (mapo) [+]
Alto 346 m [+]
Areo 609,922781 km² (6 099 2.2 781 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Ejea de los Caballeros (Provinco Zaragozo)
Ejea de los Caballeros (Provinco Zaragozo)
DEC
Situo de Ejea de los Caballeros
Ejea de los Caballeros (Hispanio)
Ejea de los Caballeros (Hispanio)
DEC
Situo de Ejea de los Caballeros

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ejea de los Caballeros [+]
vdr


Ejea de los Caballeros [eĤEa delos kabaLJEros] estas hispana urbo kaj municipo en la provinco Zaragozo, en la regiono Aragono. Ĝi situas en la komarko Cinco Villas kaj apartenas al la samnoma jurisdikcia distrikto. Kun areo de 609,92 km² kaj populacio de 17.036 loĝantoj (INE 2021), ĝi estas la dua plej granda municipo en Aragono kaj la kvara kun la plej alta nombro da loĝantoj en la provinco. La loknomo de la urbo en la aragona estas Exeya d'os Caballers. Ambaŭokaze la dua parto de la loknomo estas komprenata kiel de la Kavaliroj; tiukadre aperas kavaliro en la municipa blazono.

Ĝi estas for 75 km de la ĉefurbo Zaragozo, kaj 43 km de Tudela (Navaro).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Rivero Arba de Biel ĉe Ejea de los Caballeros.

Pro la etendaĵo de la municipo de Ejea de los Caballeros, ĝi estas unu el la plej grandaj hispanaj municipoj, kun areo de 609,92 km². Ĝi inkludas ok kamparajn kvartalojn, kiuj estas plurajn kilometrojn for de la ĉefurbo de la municipo, kiu ankaŭ estas la ĉefurbo de la komarko Cinco Villas. En alfabeta ordo (ne inkludante la ĉefurbon) estas jenaj: Bardenas, El Bayo, Farasdués, Pinsoro, El Sabinar, Rivas, Santa Anastasia kaj Valareña. [1]

La municipo absorbis du iamajn municipojn: Farasdués kaj Rivas, kaj pliajn 6 koloniigurbojn: Pinsoro, El Bayo, Bardenas, Valareña, Santa Anastasia kaj El Sabinar. Ĝiaj limoj estas: norde kun Sádaba, Biota, Luesia kaj Asín; oriente, kun Orés, Luna, Erla kaj Castejón de Valdejasa; sude, kun Tauste; kaj okcidente, kun Bardenas Reales, en Navaro.

Ejea situas en la centro de depresio kovrita de Kvaternaraj sedimentoj, de antaŭ miliono da jaroj, rilate al la rivera sistemo de Arbas-Riguel-terasoj, tial la reliefo de la komunumo estas ĉefe plata, kun nur etaj altaĵoj. Ejea situas je 320 metroj super la marnivelo, malalta altitudo kompare kun la 525 m de la najbara urbo Luna.

Kanalo Bardenas.

En la teritorio de Ejea de los Caballeros estas multaj rezervejoj de akvo pro la netrasableco de la grundo, precipe en lokoj de kalkoŝtona materialo. Estas bona specimeno de lagetoj kaj diglagoj de diversaj grandecoj kaj proprecoj: la lageto El Moncayuelo, la lageto Bolaso, la lagetoj El Gancho kaj El Sabinar kaj la akvorezervujo San Bartolomé, same kiel aliaj pli malgrandaj akvorezervejoj. La lastaj pli modernaj kaj pli grandaj diglagoj estas Laverné kaj Malvecino. [2]

Dum la lastaj 15 jaroj, kun supreniroj, la loĝantaro de la 9 loĝantarcentroj de la komunumo stabiliĝis inter 16 500 kaj 17 000 loĝantoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Arkeologoj trovis spurojn de homa agado de 8000 a.K. en la arkeologia loko de la supra parto de Ejea, antaŭ la preĝejo de Santa María, en la koro de la kvartalo Corona.

La unuaj historiaj informoj aperas kun la ĉeesto en "Segia" de la suesetanoj, keltparolanta popolo parenca al la granda belga tribo suesones. La nomo de "Ejea" devenas de "Segia". La graveco de "Segia" ene de la suesetana teritorio ankoraŭ estas nekonata. La ĉefurbo de suesetanoj estis Corbio, kiu estis detruita de romia armeo sub la komando de la konsulo Terencio Varono en la jaro 184 antaŭ Kristo, kaj poste la suesetana teritorio estis cedita al vaskoj.

Post kiam Romo supozis rektan kontrolon de la teritorio, ekzistas dokumento, la "Bronzo de Ascoli", de 89 a.K., en kiu Gnaeus Pompeo Strabono donis romian civitanecon al naŭ kavaliroj de Segia, integrita al la tielnomita "Turma salluitana", kiel rekompenco pro iliaj armeaj agadoj en koncerna milito. Dum la regado de Roma. Segia kaj aliaj urboj en Cinco Villas, kiel Tarraca (eble Los Bañales de Uncastillo), estis submetitaj al intensa romianigo, motivita per intensa kultivado sur la ebenaĵoj de la areo de tritiko kaj aliaj cerealoj. La vojo Caesaraugusta (Zaragozo)-Pompelo (Pamplono) estis la spino de la komunikadoj, kiuj transiris tiujn terojn. La romianoj ankaŭ etendis larĝan reton de sekundaraj vojoj.

La falo de la Roma Imperio markis periodon de malkresko por Ejea. Ekde la jaro 545, ĝia teritorio eniris en procezon de senhomiĝo kaj malpliiĝo de sociekonomia vivo. La visigotoj nomis la urbon Egessa, kies nomo aperas sur kelkaj moneroj.

La alveno de la islamanoj en la areo okazis en 714, tri jarojn, post kiam ili alteriĝis sur la Ibera Duoninsulo. Aplikante konvertan politikon, la islamanoj atingis pakton kun grafo Kasio: li konvertiĝis al Islamo, konservante ĉiujn siajn havaĵojn sed omaĝante al la nova potenco. Tiel, la muladia dinastio de la Banu Qasi estis naskita. Sub islama rego, la grandurbo ricevis la nomon Siya.

Romanika pordego de la preĝejo Sankta Savinto.

Kadre de la Rekonkero, la reĝo de Pamplono Sancho Garcés la 1-a volis rekonkeri Siya en la jaroj 907-908, same kiel Sancho Ramírez en 1091, en ambaŭ okazoj sen sukceso. En la jaro 1105 Alfonso la 1-a, la Batalisto, reĝo de Aragono kaj Navaro, reakiris la urbon por la kristanoj, kaj ĝi estis renomita Exea [eĤEa]. Krom la kristanaj setlantoj, Exea kreskis kun la alveno de judoj. En la jaro 1208, Petro la 2-a de Aragono donis al ili la kastelon Ortes por ĝia reloĝigo. Inter la plej gravaj mezepokaj konstruaĵoj estas la preĝejo de Santa María, konstruita en 1174, kaj tiu de San Salvador, konsekrita en 1222.

En 1265 Jakobo la 1-a la Konkerinto kunvokis Ĝeneralajn Kortegojn en Ejea, en kiuj finis modeligi la figuron de Plej Granda Juĝisto de Aragono, kiu devis solvi la disputojn inter la monarkio kaj la nobelaro. En la Hispana Milito de Sukcedo, Ejea agis en favoro de la Arkiduko de Aŭstrio, pro kio ĝi estis sieĝita fare de la armeo de Filipo de Anĵuo. Ordonita de la markizo de Saluzo, la trupoj prirabis kaj bruligis la urbon. La loĝantoj de Ejea de los Caballeros kontribuis al la batalo kontraŭ la francoj ankaŭ dum la Milito de Hispana Sendependiĝo, formante kelkajn gerilojn, kiuj iris batali en Tudela. Unu el la heroinoj de la unua Sieĝo de Zaragozo, Juliana Larena y Fenollé, estis de Ejea.

En la 20-a jarcento, la laborista movado havis gravan ĉeeston en Ejea kaj ĝia regiono, kun la tre forta Ĝenerala Sindikato de Laboristoj. La socialistoj de la Cinco Villas estis implikitaj en la ribelo de Jaca. Ekonomie, Ejea estis tre modernigita komence de la 20-a jarcento. Transportado pliboniĝis per la konstruado de la fervojo de Sádaba ĝis Gallur en 1915, kiu malkarigis transporti la produktojn de la regiono, kies produktado pliiĝis je la sinsekvaj vastiĝoj de irigacio.

La konstruado de la akvorezervujo Yesa kaj la kanalo Bardenas multe pliigis la produktadon de cerealoj kaj betoj kaj faciligis la starigon de agronutraj industrioj. La kanalprojekto devenas el 1924 kaj la akvujoprojekto el 1926. En 1959 ambaŭ infrastrukturoj estis inaŭguritaj kaj la ses setlejurboj de Ejea estis konstruitaj. En 2004 ekfunkciis la akvorezervujo Malvecino, kun areo de 118 hektaroj kaj kapacito de 7 kubaj hektometroj, kaj en 2009 la plej granda de Laverné, kiu okupas areon de 218 hektaroj kaj havas kapaciton de 38 kubaj hektometroj.

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

Romanika pordego de la preĝejo Sankta Maria.
  • Iglesia de Santa María de la Corona:
Preĝejo Sankta Maria de la Krono. Ĝi staras en la supra parto de la urbo, kie estis malnova kastelo kaj proksime al la mankanta preĝejo de San Juan Bautista. La suda portalo konservas la originan romanikan stilon. Sur tiu ĉi suda flanko, ĉe la supro de la truo de malnova sarkofago, oni povas vidi la plej malnovan blazonon de la urbo Ejea de los Caballeros. [3]
La okcidenta pordego kaj la sonorilturo estis peze modifitaj ĉirkaŭ 1650 en la baroka stilo. La du bazaj blazonoj de Ejea elstaras super la du niĉoj en ambaŭ flankoj de la okcidenta portalo: tiu de la bando (la plej malnova) kaj tiu de la kavaliro.
La interno konsistas el ununura navo, kovrita per pinta barela volbo. La absido, ĉe la kapo de la templo, estas plurlatera kaj estas krucita per blinda arĉpordego. La flankaj kapeloj estis malfermitaj inter la murapogiloj de la 15-a jarcento.
Preĝejo Sankta Savinto.
  • Iglesia del Salvador.:
La preĝejo Sankta Savinto estis deklarita Nacia Monumento en 1931 kaj apartenas al la transira romanika ĝis gotika stilo. [4]
De ekstere elstaras ĝia aspekto kiel preĝejo-fortikaĵo, tre karakteriza por tiu ĉi areo, kun sia krenelhava turo, la borda pado kaj la kronado de kreneloj. Ekzistas alia nefinita turo, kiu devis esti aldonita en la 14-a jarcento.
En la 15-a jarcento ekstera galerio estis alkonstruita al la suda flanko. La norda pordejo, sub 16-a-jarcenta enirhalo, enhavas romanikajn skulptaĵojn de la ateliero "Maestro de Agüero". La okcidenta pordego enhavas centran timpanon, kun la Aragona Triunua Ĥrismo apogita fare de du anĝeloj.
Interne estas centra volbo kun tre pinta barelo kaj plurlatera absido kun ripa tegmento, kiu formas grandajn pintajn arkojn ĉe la flankoj de la plurangulo.
Origine, San-Salvadoro estis preĝejo kun ununura navo. Direkte al la mezo de la 15-a jarcento du kapeloj estis alkonstruitaj al ĉiu flanko de la koruso. La ceteraj kapeloj estas de 1545, laŭ la deziro de Hernando de Aragón, Ĉefepiskopo de Zaragozo kaj nepo de reĝo Ferdinando la Katoliko.
Fine de la 18-a jarcento, la kapelo de El Voto estis alkonstruita. Elstaras la ĉefretablo de la mezo de la 15-a jarcento, de Blasco de Grañén kaj Martín de Soria. [5]
  • Preĝejo de Nia Sinjorino de la Olivo.:
La nuna aspekto de la templo devenas el 1765, kvankam en 1245 tie estis romanika ermitejo. Ĝia arkitekturo estas de baroka stilo. La preĝejo estas konstruita en sigrmasonaĵo kaj la plano estas de latina kruco. Sur la transepto estas okangula lanterno ripozanta sur pendentivoj.
Ambaŭflanke de la centra navo kaj ĝis dirita transepto, ekzistas du malgrandaj kapeloj, kiuj komunikas tra malfermaĵoj. La kapo estas plata. Parto de la movebla arto de la preĝejo devenas de monaĥejoj de Ejeanos kaj de preĝejoj kaj ermitejoj jam malaperintaj.
Du pentraĵoj de José Luzán de la kapeloj sur la epistola flanko kaj du pentraĵoj el 1804 de Fraustaquio, kiuj estas ambaŭflanke de la ĉefaltaro: Batalo de Luchán kaj Translokigo de la Virgen de la Oliva al Ejea.
  • Aragon-stilaj domegoj.:
En la urba areo de Ejea estas bona specimeno de aragon-stilaj domegoj, elstarante la Casa del Carlista, aktuala sidejo de la Delegita Oficejo de la Registaro de Aragono, kaj Casa Bentura.
Traktoro ĉe la Muzeo Aquagraria.
  • Muzeo Aquagraria.:
Situanta en la Urbo de Akvo antaŭ la Foirejoj, prezentas la rilaton inter akvo kaj agrikulturo, tutmonde kaj regione. Speciala intereso estas la sekcio dediĉita al agrikultura maŝinaro, kiu konsistigas unu el la la plej grandaj ekzistantaj kolektoj en Hispanio. [6]
  • Centro de Arto kaj Ekspozicioj.:
Krom verkoj de nuntempa arto, ĝi elmontras la Mejloŝtonon de Sora, antikvan mejloŝtonon de la tempo de Aŭgusto trovita en la nuna municipa areo de Ejea,

Estas menciinde[redakti | redakti fonton]

  • La Estanca del Gancho estas provizita de la rivero Arba de Biel el malgranda digo, malpli ol 4 km de la lageto. Ĝi estas belega loko por ĝui ĝian ĉirkaŭaĵon kaj ĝiajn akvojn. En la pasinteco ĝi jam havis ĝeton kaj nemotoritajn plezurŝipojn. Ĝi situas ĉe la suda fino de la urbo en la kvartalo La Llana, proksime al la pinarbaroj de Boalares, donante eksterordinaran bildon al la urba komplekso de Ejea. Por akvobirdoj ĝi estas ideala vintra loko, en kiu abunde loĝas akvobirdoj.
  • Escorón estis historia loko proksima al la samnoma natura lageto, kvankam nuntempe havas tiun nomon du proksimaj lokoj, kiuj estas iom pli ol 1 km unu de la alia.

Fratigitaj urboj[redakti | redakti fonton]

Placo.

La du fratigitaj urboj de la municipo "Ejea de los Caballeros" estas:

Festoj[redakti | redakti fonton]

  • El Voto. (Festo de la Promeso). Ĝi estas religia memorceremonio. Inter 1770 kaj 1773, Ejea suferis gravan epidemion, kiu kaŭzis grandan mortecon, disvastigante timon inter la loĝantaro. La Urba Konsilio petis al la Eklezia Ĉapitro elpreni la bildon de la Senmakula Koncipiĝo en procesio. La 14-a de januaro 1773 okazis procesio, sekvita de la praktika fino de la epidemio. La homoj de Ejea, en dankemo al la Virgulino, faris solenan promeson al la Senmakula Virgulino. [7]
  • Fiestas del Agua (Festoj de l'akvo). Ĝi memoras la etendigon de irigacioj danke al la konstruado de la kanalo Bardenas (1959). Oni celebras ĝin la semajnfinon post Pasko. Ĝi inkludas la nacian korusan konkurson Ejea de los Caballeros, kiu ekde 1970 renkontiĝas amaso da korusoj el tuta Hispanio. Estas ankaŭ menciinda la Festivalo Aguachumei, kiu konsistas el populara manĝo organizita de Interpeñas Ejea, sekvata de noktaj aktivaĵoj ĝis la mateno.
  • San Juan. (Festoj de Sankta Johano). Ili estas festataj la 24-an de junio, kvankam ili daŭras tri aŭ kvar tagojn. Ĝi estas la plej malnova ŝablono en Ejea, ĉar ĝi estis trovita ĵus post la kristana rekonkero. La popularaj festoj, la bovidinoj, la kornobandoj kaj, kompreneble, la ĝojfajroj estas aranĝoj, kiuj okazas dum la festoj. La Nokto de Sankta Johano, post la ĝojfajroj, estas kutime "sanjuanarse", tio estas, iri al fontano "Bañera" por bone "malsekiĝi" tie, ĉar tradicie oni konsideras, ke la akvo akiras kuracajn kvalitojn tiu ĉi nokto.
  • Virgen de la Oliva. (Festoj de Nia Sinjorino, Virgulino de l'Olivo). Daŭras de la lasta semajnfino de aŭgusto ĝis la unua semajnfino de septembro. La dediĉo al la Virgen de la Oliva estas tre malnova: almenaŭ ekde 1245. Krom religiaj festoj, ekzistas taŭrludado, sportaj agadoj, popularaj festoj, koncertoj, ludoj por infanoj kaj distraĵoj por maljunuloj.

Sportaj kluboj[redakti | redakti fonton]

  • "Exea" Monta Klubo. - (Club de Montaña Exea)
  • Futbala klubo. - (Sociedad Deportiva Ejea) [8]
  • Basketbalklubo. - (Club de Baloncesto Ejea)
  • Handbala klubo. - (Sociedad Deportiva Balonmano Ejea) 16​
  • Rugbeklubo. - (Ejea Rugby Club)
  • Futbalsalona Klubo "La Llana". - (La Llana Futbol Sala)
  • Montbicikla klubo Club. - (B.T.T Ejea) [9]
  • Futbalsalona klubo "Exea". - (Exea Futbol Sala) [10]
  • Ejea Atletika Klubo. - (Club de Atletismo Ejea)
  • Ritma Gimnastika Klubo. - (Club de Gimnasia R´tmica "Ejea")
  • Klubo Titan Lernejo Ejea. (pri obstaklovetkuroj) - (Club Titan School Ejea) [11]

Elstaraj homoj[redakti | redakti fonton]

  • San Gaudioso de Tarazona (482 - 541)
  • García Guerra de Majones ( ? - 1137)
  • Alonso de Egea (1360 - 1417)
  • Miguel Cercito (? - 1595)
  • Pascual Mandura (1550 - 1604)
  • Miguel Ramón Zapater (1628-1674)
  • Vicente Berdusán (1632 - 1697)
  • Francisco Antonio Ebassún Martínez (Martincho) (1708 - 1772)
  • Carlos Casanova (1709 - 1770)
  • José Felipe Ferrer y Racaj (1749 - 1813)
  • Juliana Larena y Fenollé (1790 - 1835)
  • Julián González de Soto (1803 - 1862)
  • Casiano Arrizabalaga Dehesa (1816 - ?)
  • Mamés Esperabé Lozano (1830 - 1906)
  • Manuel Maynar Barnolas (1875 - 1961)
  • Juan Francisco Agüeras González (1876 - 1936)
  • Martín Abadía (1914 - 1997)
  • Félix Lambán Ventura (1925 - 2013)
  • Antonio Morlans Lasobras (1928 - 2008)
  • Gaspar Castellano y de Gastón (1928 - 2019)
  • Antonio Posa González (1933 - 2022)
  • Miguel Peropadre Gracia (1946 - 1983)

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]