Farasdués

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Farasdués
loĝloko
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 42° 13′ N, 1° 6′ U (mapo)42.2237237-1.0952759Koordinatoj: 42° 13′ N, 1° 6′ U (mapo) [+]
Alto 463 m [+]
Farasdués (Provinco Zaragozo)
Farasdués (Provinco Zaragozo)
DEC
Farasdués
Farasdués
Situo de Farasdués
Farasdués (Hispanio)
Farasdués (Hispanio)
DEC
Farasdués
Farasdués
Situo de Farasdués

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Farasdués [+]
vdr


Farasdués estas loĝloko en la municipo Ejea de los Caballeros, en provinco Zaragozo. Ĝi apartenas al la komarko Cinco Villas, de la historia hispana regiono Aragono.

Loknomo[redakti | redakti fonton]

La loknomo "Farasdués" devenas de antaŭromiaj tempoj. [1]

Geografio[redakti | redakti fonton]

La termino Farasdués okupas la nordan parton de la teritorio de la municipo Ejea de los Caballeros kaj limas kun la municipoj Biota okcidente, Luesia norde kaj Orés kaj Asín oriente. Antaŭ jaroj ĝi limis okcidente kun la malnova municipo Malpica de Arba, absorbita de Biota post disiĝo de Uncastillo en la 19-a jarcento.

Kune kun ĝia urba areo, la rivero Farasdués fluas de nordo al sudo, venante de Luesia kaj Orés kaj fluante en la Arba de Luesia, unu el la du branĉoj de la Arba rivero. Tra la ĉirkaŭaĵo de Farasdués pasas la kanalo "Bardenas", kiu transportas kaj distribuas akvojn el la akvorezervujo "Yesa" en la areo.

Ĝia alteco super la marnivelo estas 463 metrojn. [2]

Demografio[redakti | redakti fonton]

Farasdués, ekde 2019, ne plu validas kiel loĝantara unuo por la Nacia Instituto de Statistiko, estante inkluzivita en la loĝantaro de la municipo Ejea de los Caballeros.

La surfaco de ĝia areo estas proksimume 31 kvadrataj kilometroj kaj ĝia loĝdenso de nur 2'4 loĝantoj je kvadrata kilometro. [3]

Evoluo de la loĝantaro de la jaroj 2000 ĝis 2018: [4]

  • 136 (2000)
  • 141 (2002)
  • 132 (2004)
  • 129 (2006)
  • 118 (2008)
  • 111 (2010)
  • 110 (2012)
  • 86 (2014)
  • 82 (2016)
  • 76 (2018)

Historio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo kaj placo.

Dum la antaŭhistoria epoko en Farasdués loĝis homoj, kiuj vivis per ĉasado, kaj kies ĉizita siliko, polurita ŝtono, ceramiko, bronzo kaj feraj iloj troviĝas en ĝia ĉirkaŭaĵo. Prahistoriaj entombigoj kaj tombotumuloj estis malkovritaj en la kavernoj. [1]

En la ĉirkaŭaĵo de Farasdués troviĝas arkeologiaj lokoj el romia tempo, sed pri la loko mem oni povas nenion diri ĝis la fino de la 13-a jarcento. La unua historia referenco estas el la jaro 1310, en kiu oni parolas pri Farasdués kiel loko, kie ekzistis paroĥo. [1]

Ekde antaŭ 1500 Farasdués estis dependa vilaĝo de Luesia. En 1615 interkonsento estis subskribita inter Luesia, Orés, Asín kaj Farasdués por la komuna administrado de tuta serio de posedaĵoj, kiuj ĝis nun apartenis al ĉiu el la malsamaj lokoj. [1]

Ekde siaj komencoj ĝi estis vilaĝo dependa de Luesia, ĝis en la 19-a jarcento ĝi atingis la statuson de sendependa municipo, kaj ĝi daŭre estis ĝis 1971, ĉar ekde 1972 ĝi iĝis parto de la municipo Ejea de los Caballeros. [5]

Elstara homo[redakti | redakti fonton]

"Martincho" (Antonio Ebassun), estis la toreisto al kiu la mondfama pentristo Goya atribuis la ĉefrolon en diversaj presaĵoj de sia "Tauromaquia". Li naskiĝis en la urbo Farasdués, ĉirkaŭ 14 km norde de Ejea de los Caballeros, en la komarko Cinco Villas de Aragono, kaj geedziĝis kun Ramona de Mena, kiu naskiĝis en Ejea. Farasdués tiam estis aŭtonomia municipo. [6]

Martincho estis unu el la toreistoj ĉe la inaŭguro de la Taŭrludejo "Misericordia" en Zaragozo, dum la Festoj honore al Virgulino "Pilar" en 1764. Li estis eternigita en oleoportreto de Goya, kiu estas konservita en la Artmuzeo de Oslo, Norvegio. Li mortis en 1772 en Ejea de los Caballeros, kie li estis entombigita. [7]

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejo "Nuestra Señora de la Esperanza" (Nia Sinjorino de la Espero): [8]
Konstruaĵo kun trisekcia navo kaj plilongigita plurlatera kapo. La tuta spaco estas kovrita per stelformaj ripvolboj, kiuj estas subtenataj per korbeloj.
En la unua sekcio de la kapo ekzistas du kapeloj kovritaj per ripvolboj formantaj diamantojn.
La koruso situas ĉe la piedo sur larĝa arko. Apud ĝi staras la turo, ĉe la epistola flanko, kun tri korpoj kun kvadrata plano kaj piramideca finaĵo.
Apud ĝi estas la renesanca portalo, protektita per enirhalo kun duonronda arko kaj klina volbo. Ekstere elstaras la tuta navo kaj la murapogiloj aperantaj super la flankaj kapeloj.
Estas rimarkinda retablo el la 15-a jarcento ene de la gotika-renesanca preĝejo. [7]
  • Ermitejo "Santa Orosia":
Ĝi situas tre proksime al la urbeto, sudoriente, je malpli ol kilometro de ĝia centro. [7]
Ĝi estas ortangula konstruaĵo, kun rekta kapo turniĝanta orienten, al kiu malgranda sakristio estas alkroĉita sur la Epistola flanko. Ĝi estas farita el ĉizita ŝtono kaj kovrita per kaheloj. [9]
Delonge estas malmultaj vizitoj al tiu ĉi malnova ermitejo, kiu tenas dormantan la sonorilon en sia belfrido. Tre proksime kaj preskaŭ kontraŭe estas la tri krucoj de malnova Krucstacio kun siaj ŝirmaj bazoj. [10]
  • Mezepoka defenda murego:
Estas konservataj du arkoj, de kio estis alirpordoj al la urbo kaj al ĝia juda kvartalo. [11]
  • Malnova fontano de Farasdués: [12]
Devenis de 1556 la Malnova Fontano, konstruita en 1556 fare de la arta majstro Juán Vélez.
  • Bustum de San Jorge (Romia krematorio): [13]
Temas pri funebra strukturo situanta en la sudokcidento de Farasdués. Ĝi estas ortangula konstruaĵo 5,5 m longa kaj 3,5 m larĝa, kun muroj el grandaj bone ĉizitaj ŝtonaj blokoj, de la 1-a jarcento post Kristo. Ĝi estas unuopa elemento de la arkeologia komplekso en la komarko Cinco Villas.
  • Lavaderos del Cuatrón (romiaj vinfarejoj): [14]
Grandaj ŝtonoj, en kiuj la romianoj ĉizis grandajn truojn, ligitajn unu al la alia per malgrandaj kanaloj. Antaŭe, ĝis nur malmultaj jaroj, oni pensis, ke ili estis faritaj por lavi kaj tinkturi vestaĵojn, sed nune ŝajnas tre klare, ke ili estis romiaj konstruaĵoj por produkti vinon.
  • Corral Viejo del Moncho (arkeologia loko): [15]
Ĝi situas proksime de la rivero "Agonías", ankaŭ nomara "Farasdués" kaj preskaŭ du kilometrojn survoje ĝis la limo al municipo Asín. Tie oni trovis multajn ceramikajn restaĵojn kaj kvar ĉizitaj taŭrofiguroj en ŝtono.
  • Signo kaj ŝildo: [16]
Nova signo kaj ŝildo de Farasdués, skulptitaj sur grandaj grejsaj ŝtonoj de ĝiaj montoj fare de la terkulturisto Benjamín Iriarte.

Vidindaj lokoj[redakti | redakti fonton]

  • Embalse de San Bartolome (Akvorezervujo)
Ĝi situas en la municipo Biota. Ĝi estas loko tre vizitata de amantoj de akvaj sportoj kaj fiŝkaptado: barboj, karpoj, trutoj kaj ezokoj kunekzistas en ĝiaj akvoj.
  • El Villar (pitoreska areo):
Monta areo situanta 4 km de Farasdués direkte al Luesia, kun bonaj pinoj kaj vidoj. Ĝi estas malvarmeta kaj ideala loko por havi bonan manĝon aŭ manĝeton.
  • La Marcuera (monta areo):
Grupo de montoj kun granda kvanto da vegetaĵaro, kaj kun kavernoj kaj abismetoj, kie estis trovitaj antikvaj homaj restaĵoj. Elstaras la pinto "Puyaguila" kun 561 metroj de altitudo, de kie videblas la tuta areo de Farasdués, Biota, granda parto de la fruktoplantejo el Rivas kaj Ejea de los Caballeros.
  • Los tres hermanicos (la tri fratetoj):
Ili estas nomataj tiel pro la simileco de la tri montoj, kun granda kvanto da vegetaĵaro, precipe pinarboj. Ili situas en la oriento de Farasdués, proksimume 2 kilometrojn laŭ la vojo al Sankta Orosia.
  • Pozo "Trián", barranco y cantera "Mesa" (puto "Trián", intermonto kaj ŝtonminejo "Mesa"):
Komuna areo situanta en la sudoriento de la urbo. La naturo kunigis akvofalon en la puto, monton kun pinoj kaj vegetaĵaro, kaj interkrutejon kun kavernoj, grotoj kaj eroziitaj terenoj.

Estas menciinde[redakti | redakti fonton]

La lokigo de la "majo" estas unu el la plej elstaraj agoj. Ĝi konsistas en hakado de la plej alta kaj rekta arbo ĉe la fluejo, kutime poplo, kaj ĝia transportado al la urbo, kaj oni starigas ĝin en la centro de la placo kiel festada simbolo.

La malkonstruo de la "mayo" okazas fine de septembro kaj post ĝia falo, oni organizas popularan vespermanĝon por ĉiuj ĉeestantoj.

Ĝiaj ŝtonaj domoj, la ĉarmo de ĝia urba aranĝo, ĝia preĝejo kaj ĝia natura medio, ideala por promenado, faras ĉi tiun urbon agrabla loĝloko. [17]

La centra placo de Farasdués estas tre granda kaj tre bone dotita per bonaj konstruaĵoj, krom la preĝejo kaj ĝia paroĥa domo kaj en ĝiaj malnovaj stratoj ne mankas mallarĝaj spacoj kaj arkaĵoj. [18]

Festoj[redakti | redakti fonton]

  • Santa Orosia (Sankta Orozio):
La festoj omaĝe al Sankta Orozia, okazas la unuan sabaton de junio, omaĝe al la patronino de la urbeto, kun pilgrimado al la Ermitejo "Santa Orosia", kie oni celebras solenan meson kaj poste popularan manĝon, kiu estas vigligata per latuna bando.
  • San Antonio de Padua (Sankta Antono el Padovo):
Oni celebras la festojn inter la 10-a kaj la 15-a de aŭgusto, (kiu estas la tago de la Virgulino de Aŭgusto). Oni organizas agadojn kaj eventojn por distri la najbarojn. La religia festado inkluzivas meson kaj procesion de la sanktulo tra la stratoj de la urbeto, portita de gejunuloj, kiuj estas 18-jaraj tiun jaron, ornamita per bakaĵoj antaŭe benitaj de la loka pastro. Ili estas vigligitaj fare de muzika bando, kiu kuras tra la stratoj de la urbo kaj finiĝas en la lavejo de la fontano. Estas ankaŭ populara manĝo, en kiu ĉiuj loĝantoj, en familioj aŭ en grupoj de amikoj, kunvenas por manĝi kune.
  • Hogueras de Santa Bárbara (Santa Barbara Bonfajroj):
Kvankam ili ne estas oficiale konsideritaj lokaj festoj, oni celebras ilin en honoro al Sankta Barbara, la unuajn tagojn de decembro. Oni kolektas lignon en la montaro kaj oni organizas grandan ĝojfajron sur la loka placo. Poste, kaj profitante la ardaĵojn de la bruligita ligno, oni kuiras viandajn produktojn kaj oni ofertas ilin al la vizitantoj.

Kulturaj kaj ludaj asocioj[redakti | redakti fonton]

  • Rajdada Centro "Ĉevaloj Martincho"
  • Asocio de emerituloj "Santa Orosia"
  • Fondaĵo "Farasdués" por evoluo kaj integriĝo. [19]
  • Kvartala Asocio "San Antonio"
  • Asocio "Renace Farasdués" (Renaskiĝas Farasdués)
  • Junulara Asocio "Ajufa"

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Farasdues en la aragona televido. [21]
  • Promenaj kaj biciklaj vojetoj en Farasdués. [22]
  • Jutuba video pri romiaj vinfarejoj. [23]
  • Gastejo en Farasdués. [24]