Saltu al enhavo

Luesia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luesia
municipality of Aragon (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50619
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 335  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 22′ N, 1° 1′ U (mapo)42.3697002-1.0232135Koordinatoj: 42° 22′ N, 1° 1′ U (mapo) [+]
Alto 810 m [+]
Areo 126,833107 km² (1 268 3.3 107 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Luesia (Provinco Zaragozo)
Luesia (Provinco Zaragozo)
DEC
Situo de Luesia
Luesia (Hispanio)
Luesia (Hispanio)
DEC
Situo de Luesia

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Luesia [+]
vdr

Luesia [LŬEsja] estas municipo de Hispanio, en la nordorienta centro de la komarko Cinco Villas apartenanta al la norda parto de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Toponimio

[redakti | redakti fonton]

La loknomo «Luesia» devenas de antaŭromia lingvo, rilata al la formo *LUSIA, eble el eŭska leksemo «lu-» 'tero' aŭ «lusa-» 'longa'. Ne estas scienca fundamento la popola etimologio kiu derivas ĝin de la nomo virina «Luisa», kiun popola legendo rilatas al supozata banditino kiu estis fondinta la loĝlokon en la arbaro kie supozeble ŝi kaj ŝiaj sekvantoj rifuĝiĝis.[1] En la Mezepoko estis dokumentata en arabaj fontoj kiel Ḥiṣn Luwassa 'kastelo de Luesia' kaj en kristanaj fontoj kiel Lusia (la plej ofta), Luesia, Lussia, Lusiam eĉ Luisa, sed tiu ne povas esti bazo de la falsa popola etimologio menciita.[2]

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas en la nordorienta centro de la komarko Cinco Villas, ĉe la rivero Arba de Luesia, unu de la branĉoj de la rivero Arba, kiu ekfluas en Longás en la Montaro de Santo Domingo, ĉe kiu estas Luesia. Ĝi limas en la komarko ĉefe okcidente kun Uncastillo kaj oriente kun Biel. La municipa teritorio de Luesia ĝenerale limas norde kun tiuj de Lobera de Onsella kaj Longás, oriente kun tiu de Biel, sude kun tiuj de Orés, Asín kaj Ejea de los Caballeros, kaj okcidente kun tiuj de Biota kaj Uncastillo. En la norda parto de la teritorio estas pli alta areo, kun plej alta altaĵo ĉe Puy Moné (1303 m).

La loĝloko Luesia (810 msm) estas je 104 km de Zaragozo. Ĝi estas komunikata kun Uncastillo okcidente kaj kun Biel oriente laŭ la ŝoseo A-1202. Krome sude estas loĝloko Asín.

Bildo de ĉirkaŭ 970 de reĝo tenanta krucon.

Estis romia loĝado. La romia loĝado (Steleo de Plotius) estas dokumentita en kelkaj areoj (Cubilar de los Pelaires, Punta de Ballestán). Poste la areo estis loĝata de araboj. En la 10-a jarcento ĝi estis konkerita de kristanoj por la Regno Aragono.

Laŭ Antonio Ubieto, la plej frua mencio de Luesia en la historia dokumentaro estas diplomo de la monaĥejo de Leire de la 14a de februaro 938, kie ĝi aperas laŭ la formo «Lusia».​[3] Sed fakte, la loko estis konkerita de kristanoj kelkajn jarojn antaŭe, dum la regado de Sanĉo Garcés la 1-a de Pamplono, inter 905 kaj 911.[4]

En la 10-a jarcento oni plifortigis la kastelon kaj oni restaŭrigis kaj ampleksigis la monaĥejon, en la loko de la nunaj ruinoj de Corral del Calvo el la 5-a jarcento.[5]​ De la jaro 970 datas antaŭromanika reliefo kiu montras reĝon tenantan procesian krucon (similan al la Kruco de la Venko de la asturiaj reĝoj) de longa tenilo, laŭ kiu estras truparon en batalo. Tiu kruco estas simila al tiu de moneroj de la pamplona tradicio kiu poste estis en la aragonaj moneroj kaj estis interpretita poste (kaj erare) kun supozita heraldiko de la familio Arista en la Kruco de Íñigo Arista (kun Petro la 4-a de Aragono) aŭ de «arbor ad modum floris» (arbo kiel floro, laŭ Jakobo la 1-a) kaj en la 15-a jarcento, kiel arbo de Sobrarbe.

Kastelo de Luesia.

La kampanjoj de Almanzoro de fino de la 10-a jarcento ege tuŝis en Luesia. La monaĥejo estis abandonita kaj la kastelo suferis grandajn damaĝojn. En tempo de Sanĉo la 3-a oni rekonstruis abatejon kaj fortikaĵon en 1025-1030.[6]​ En 1124, Luesia ricevis statuson de «villa»,[7] kaj​ Alfonso la 1-a havigis foruon por reloĝado, fiksis limojn kaj rajtigis kreadon de kvartalo por reloĝantoj ekster la murego.[8]​ En Aprilo 1154 Ramón Berenguer la 4-a donis al la loĝantoj de la kvartalo San Esteban de Luesia la foruon de Jaca.[9]

Ĝis la 14a de februaro 1247, dum regado de Jakobo la 1-a de Aragono, Luesia estis ĉiam feŭdo de reĝlando; eĉ post la eksterigo de la reĝa heredo favore al Pedro Jiménez de Luesia, estis kelkaj rekuperoj de la loko fare de la reĝoj de Aragono por integri denove la rektajn posedaĵojn de la monarko, kvankam dum granda parto de la cetero de la Mezepoko Luesia apartenis al diversaj nobeloj, inter kiuj menciindas Pedro de Jérica en la 14-a jarcento, kaj la familio Fernández de Heredia en la 15-a jarcento. Samjarcente ĝi formis parton de la posedaĵojn de la ĉefepiskopo de Zaragozo.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj ankaŭ ĉe Luesia: oni malaltiĝis el 1 790 loĝantoj en 1930 ĝis nunaj 333 loĝantoj.

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado al kultura kaj rura turismo. Pro proksimeco al la komarka ĉefurbo, Ejea de los Caballeros, parto de la laboristaro estas dungata tie.

Demografio

[redakti | redakti fonton]

Demografia evoluo de Luesia inter 1842 kaj 2020:[10]

Loĝantara evoluo
18421877188718971900191019201930194019501960197019811991200120112021
9471584155516141573170217151790150314381221801574462413377342

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Inter vizitindaĵoj menciendas jenaj:

Romanika preĝejo Sankta Savinto.
  • Kastelo de Luesia (10-a ĝis 16-a jarcentoj).
  • Romanika preĝejo Sankta Savinto (11-a ĝis 13-a jarcentoj).
  • Romanika preĝejo Sankta Stefano, aktuale Interpretejo de Romaniko (12-a jarcento).
  • Ermitejo de la Virgulino del Puyal (12-a ĝis 16-a jarcentoj).
  • Gotika kruco de Sankta Severo.
  • Juda kvartalo.
  • Antaŭromanika Monaĥejo de Corral de Calvo ĉe la Montaro de Santo Domingo, norde de la urba kerno.
  • Antaŭromanika Ermitejo de Sankta Eŭgenia.
  • Ermitejo de la Virgulino de la Kamparo.
  • Urbodomo (16-a jarcento).
  • Mezepoka hospitalo.
  • Mezepoka urba kerno.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Montaner, 1997, pp. 5-6.
  2. Montaner, 1997, p. 5.
  3. Antonio Ubieto Arteta, Historia de Aragón: Los pueblos y los despoblados, Zaragoza, Anubar, 1984-1986, 3 vol. (en vol. II, 1985, p. 802); apud Montaner, 1997, p. 6.
  4. Montaner, 1997, pp. 6-7.
  5. Montaner, 1997, p. 7.
  6. Montaner, 1997, p. 8.
  7. Montaner, 1997, p. 24.
  8. Montaner, 1997, pp. 9-12.
  9. Montaner, 1997, p. 15.
  10. INE - Instituto Nacional de Estadística de España

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]