Escorón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.
Escorón
loĝloko
Administrado
Demografio
Geografio
vdr


Escorón estas la nomo de malgranda areo de la regiono Cinco Villas, kiu apartenas al la municipo Ejea de los Caballeros, en provinco Zaragozo, de la historia hispana regiono Aragono.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Escorón estis historia loko proksima al la samnoma natura lageto, kvankam nuntempe havas tiun nomon du proksimaj lokoj, kiuj estas iom pli ol 1 km unu de la alia.

Escorón Alto[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas disa grupo de neloĝataj konstruaĵoj, bienoj kaj laborlokoj situantaj tre proksime al la deturniĝo al Escorón ĉe la ŝoseo Ejea-Tauste, proksimume 400 m de la lageto. [1]

Escorón Bajo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas la loko, kie troviĝas sur malgranda monteto la restaĵoj de la malnova mezepoka vilaĝo. Ĝi estas proksimume 1,5 km for de la antaŭe menciita deturniĝo, kaj oni devas trapasi sur ponto la rivero Arba por iri tien. Fakte ĝi situas apude de tiu ĉi rivero. Sur tiu tumulo restas nur la ruinoj de antikvaj konstruaĵoj, kelkaj el ili eble respondas al la ermitejo, kiu antaŭe ekzistis tie. [2] Ĉe la supro de la monta tumulo estis trovitaj ceramikaj fragmentoj, de malsamaj epokoj: keltibera, romia kaj postaj. Tie staras nur malgrandaj restaĵoj de ĝiaj muregoj kaj de aliaj konstruaĵoj, kiuj estis preskaŭ malaperontaj. [3]

Lageto "Escorón"[redakti | redakti fonton]

En Escorón estas konservata natura lageto, fermita al fiŝkaptado kaj nur por mediprotektado de birdoj. Multege da diversspecaj birdoj loĝas tie. [4]

La lageto "Escorón" estas natura enklavo de unua ordo kies origino estis malnova rezervujo kiu kolektis la akvojn de la kanaleto "Facemón". Tie estas birda observejo adaptita por rulseĝoj kaj infanoj. En tiu loko oni povas observi pli ol dudek diversajn birdospeciojn, sed precipe abundas ses specjoj de ardeoj. [5]

Digeto "Escorón"[redakti | redakti fonton]

En la areo nomata "Escorón" estas malgranda akvorezervujo aŭ malalta digeto ĉe la rivero "Arba", kiu provizas irigacian akvon al la fruktoplantejo de Tauste, situanta laŭflue de la kunfluejo kun la rivero "Riguel" kaj tuj sub la ponto sur la vojo, kiu iras al El Sabinar. [6]

Trajna stacidometo[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la farmdomo troviĝis fervoja stacio Sádaba-Gallur (1915-1970), sed nenio restas de ĝi, nur la memoro kaj kelkaj malnovaj fotoj de la loko. [6]

Historio[redakti | redakti fonton]

Atesto de la romia ĉeesto en la areo estas la restaĵoj de romiaj vilaoj, en la areo de "Escorón" en la valo de la rivero Arba. [7] [8]

En la jaro 1091, sinjoro Galindo regis la turon kaj la vilaĝon de Escorón, ĉe la rando de grava brutarvojo kaj ĉe la limoj de la teroj de Tauste. [6]

En dokumento de julio 1110 la aragona reĝo Alfonso la 1-a "El Batallador" (La Batalanto) nomis ĉi tiun lokon "Tor de Escoron” (Turo "Escorón"), estante la plej suda defendoturo en la komunumo Ejea de los Caballeros. [2]

En la areo nomita "Escorón", dekstre de la rivero "Arba" kaj apud loko, kie ĝi ricevas sian alfluantan riveron "Riguel", tiu turo ankoraŭ ekzistis en 1610 sur videbla tumulo, ĉar Labaña menciis ĝin, kiam li ade faris la mapon de Aragono. [2]

La 28-an de majo 1787, la vikario de la preĝejo "El Salvador", el Ejea, skribis leteron al la duko "Villahermosa", posedanto de la tero en tiu areo, petante pli da rimedoj kaj atenton al la ermitejo Escorón. [9]

Sankta Gaudioso el Escorón[redakti | redakti fonton]

En la jaro 482, en la malnova urbo de Escorón, naskiĝis Sankta Gaudioso, filo de Gunta, sinjoro de Escorón kaj kapitano de la gvardio de la gota reĝo Eŭriko. Li estis monaĥo de la Ordeno de Sankta Benedikto kaj en la jaro 527 li fariĝis episkopo de Tarazona. [10]

Li mortis en sia domo en Escorón en novembro de la jaro 541, kaj ili estis enterigita en la preĝejo de la loko. La korpo de Sankta Gaudioso estis entombigita en "Santa María de Scorobis" kaj ĝuis grandan adoradon ĝis la eniro de la maŭroj en Hispanio; kun la fuĝo de multaj kristanoj kaj la konvertiĝo de aliaj al islamo, oni reduktis la preĝejon de Escorón al malgranda ermitejo. [11]

Post la rekonkero de la loko fare de la kristanaj batalantoj, liaj korpaj restaĵoj estis translokigotaj al la monaĥejo "Asán", kune kun lia instruisto Viktoriano. La du benediktanaj episkopoj estis enkanonigitaj jarojn poste. [12]

ADISCIV[redakti | redakti fonton]

ADISCiV, "Asocio de Mensaj Handikapuloj el Cinco Villas", komencis siajn agadojn en Escorón en 1989, kiam grupo de gepatroj de homoj kun intelektaj handikapoj serĉis manierojn provizi siajn infanojn per adekvata atento kaj evoluo en sia propra regiono. Tiuj ĉi lokoj, dank' al ADISCIV, estas plenaj de vivo kaj ĉarmo, ne nur ĉe la lageto, sed ankaŭ en la fruktoplantejoj kaj forcejaj legomĝardenoj, kiujn ili kultivas. [4]

ADISCIV havas la helpon de la DPZ ("Provinca Konsilio de Zaragozo") por parte kovri la kostojn de la programo por homoj kun intelekta handikapo kaj por ilia subteno, en la agro-media bieno "Casa del Sol" de Escoron, kie la kultivado de legomoj kaj la prizorgado de la medio estas ĝiaj ĉefaj agadoj. [13]

Estas menciinde[redakti | redakti fonton]

Oni kredis antaŭe, ke la retablo (altartabulo) de Sankta Mateo en la preĝejo "El Salvador" (La Savinto) de Ejea, kiu estis farita sur pentritaj tabuloj en la aragona renesanca stilo (1549), devenas de la loko "Escorón". [14]

Ĉi tiu retablo estis restaŭrita en 1995 kaj post histori-arta studo pri ĝi, oni kontrolis, ke iu Juan de Escorón, vikario de "El Salvador", zorgis, ke la verko estu farita tute je lia elspezo en 1549, do la retablo de Sankta Mateo ne devenas de la preĝejo de Escorón kiel antaŭe oni kredis. [15]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1]
  2. 2,0 2,1 2,2 [2]
  3. [3]
  4. 4,0 4,1 [4]
  5. [5]
  6. 6,0 6,1 6,2 [6]
  7. [7]
  8. [8]
  9. Eklezia paroĥa arĥivo el Ejea de los Caballeros
  10. [9]
  11. Carmen Marín Jarauta, “San Gaudioso, un santo ejeano”, Suessetania, n.º 23, 2007, p. 149.
  12. [10]
  13. [11]
  14. Gran Enciclopedia Aragonesa, tomo V, Zaragoza, Unali, p. 1166.
  15. Carmen Morte García, "Joyas de un Patrimonio. Retablos de Santa Tecla, Coronación de la Virgen María y San Mateo", Ejea de los Caballeros, 1995, p. 60.
  16. [12]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]