Tauste

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tauste
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50660
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 6 828  (2023) [+]
Loĝdenso 17 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 55′ N, 1° 15′ U (mapo)41.9203185-1.2547248Koordinatoj: 41° 55′ N, 1° 15′ U (mapo) [+]
Alto 267 m [+]
Areo 405,232562 km² (4 052 3.2 562 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Tauste (Provinco Zaragozo)
Tauste (Provinco Zaragozo)
DEC
Tauste
Tauste
Situo de Tauste
Tauste (Hispanio)
Tauste (Hispanio)
DEC
Tauste
Tauste
Situo de Tauste

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tauste [+]
vdr

Tauste [TAŬSte] estas municipo de Hispanio, en la plej suda parto de la komarko Cinco Villas apartenanta al la norda parto de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono). Ĝi estas ankaŭ la plej suda el la kvin urboj kiuj nomas la komarkon.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas en la plej suda parto de la komarko Cinco Villas, sur la maldekstra bordo de la rivero Arba proksime al ĝia alfluejo en la riveron Ebron. Ĝi limas norde kun Ejea de los Caballeros kaj Castejón de Valdejasa, sude kun la rivero Ebro, Novillas, Gallur kaj Pradilla de Ebro, oriento kun Zaragozo kaj Remolinos, kaj okcidente kun Bardenoj de Navaro.

La loĝloko Tauste (267 msm) estas je 47 km de Zaragozo. Ĝi estas tre bone komunikata kun apuda Gallur sudokcidente al la aŭtoŝoseoj A-68 kaj AP-68 kiu komunikas kun Zaragozo sudoriente kaj suda Navaro kaj Rioĥo nordokcidente. La ŝoseo A-127 komunikas kun Ejea de los Caballeros, komarka ĉefurbo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Absido de la pregejo de Sankta Antono.

Oni trovis restaĵojn en multaj arkeologiaj kuŝejoj, kelkaj el kiuj de Bronzepoko. La maldekstra bordo de Ebro, kie kuŝas Tauste, estis okupita de vaskonoj, kiu alvenis ĝis la aktuala Alagón, kiel indikas la «bronzaĵoj de Botorrita», de la 1-a jarcento a.n.e., trovitaj en Kontrebia Belaiska kaj la mapo de Klaŭdjo Ptolomeo (2-a jarcento).

Alia kuŝejo estas tiu de Valdetaus, nome antaŭromia urbo, loĝata ekde la Ferepoko I ĝis la unua duono de la 1-a jarcento a.n.e., kun elstara defendosistemo, restaĵoj de fundamentoj, moneroj stampitaj en la apuda Sekia —aktuala Ejea de los Caballeros— kaj ceramiko, ĉu keltibera ĉu imitanta tiun romian.[1] Atesto de romia loĝado en la zono estas restaĵoj de romiaj vilaoj, ekzemple tiuj de «Paraje El Pinadillo», «Balsa el Pozo» kaj «Corral del Zurdo» nordoriente de la municipa teritorio, kaj «Escorón» ĉe la valo de la rivero Arba.

La areo estis loĝata ankaŭ de araboj, kiuj lasis la heredon de mudeĥara arkitekturo. En 2010 oni malkovris gravan nekropolon de islamanoj, nome jam de la plej frua islama loĝantaro de la Valo de Ebro —komence de la 8-a karcento—. Pro la gravo kaj antikveco de tiu nekropolo, oni supozas, ke Tauste estis grava loko jam en tempo de la klano Banu Kasi, kiam oni kreis la Superan Limzonon de Al-Andalus.

Preĝejo de Sankta Maria (13-a jarcento), kun mudeĥara turo (ĉirkaŭ 1300).

En la 12-a jarcento ĝi estis konkerita de kristanoj por la Regno Aragono. Kvankam en 1105 Alfonso la 1-a jam konkeris Tauste por la kristanaj regnoj, la loko estis rekuperita de la almoravidoj la saman jaron de ilia rekonkero de Zaragozo (1110). Nur en 1121 okazis la definitiva aligo de Tauste al la Regno Aragono, samepoke kun la najbara Borja. La navaranoj, dum la regado de García Ramírez okupis provizore Tauste en 1146, sed Alfonso la 7-a de Leono agadis arbitre inter ambaŭ regnoj.

Ramiro la 2-a havigis loĝ-rajtigilon al Tauste en 1138, cele al rezisto kontraŭ la ekspansiemaj klopodoj de la Regno Navara. Tuj poste ekkonstruiĝis romanika preĝejo de Sankta Mikaelo (nune Sankta Antono) kaj fine de la 13-a jarcento la preĝejo de Sankta Maria. Poste, Marteno la 1-a konfirmis privilegiojn, Alfonso la 5-a rajtigis en 1423 la instaladon de lernejoj kaj la reĝino doña María rajtigis okazigon de ĉiusemajna bazaro.

Estis grava juda komunumo en Tauste, ĝis sia konverto aŭ forpelo en 1492. Estis riĉa sinagogo; kaj okazis drasta urba transformado en la 15-a jarcento por apartigi fizike la kristanan loĝantaron disde la judan komunumon pere de la konstruado de muroj por dividi la kvartalon.[1]

Moderna Epoko[redakti | redakti fonton]

Monaĥejo de Sankta Georgo.

Jam en la 15-a jarcento, lokanoj planis profiti akvon de Ebro pere de kanaleto por irigacio post trapasado de navara teritorio. Tio estis aprobita de Karolo de Viana en 1444, la posta konflikto inter tiu kaj lia patro, nome la monarko Johano la 2-a de Aragono, rezultis en milito kiu ege damaĝis Tauste kaj prokrastis preskaŭ unu jarcenton la komencitajn vorkojn. Finfine, en 1529, Karolo la 1-a donis privilegion favore al Tauste por pluigi la vorkon, kio ebligis la konstruadon de la aktuala Kanalo de Tauste. La agrikultura transformado de la teroj irigaciitaj tra la Kanalo okazigis radikalan ŝanĝon kaj floradon en la ekonomio kaj la socio el la 16-a jarcento. Ĉefe gravis brutobredado de ŝafoj kaj industrio de lano, dum la agrikulturo prosperis per plugomovado kaj disvastigo de irigacio.

La Milito de Hispana Sukcedo damaĝis Tauste, ĉar la urbo estis sieĝita kaj konkerita de la trupoj de la grafo de Sástago, fidela al ĉefduko Karolo. Antonio Germán, lokano elstarigita pro militagado favore al la pretendanto de Burbonoj, estis ekzekutita la 3an de Oktobro 1706. Tiukadre la urbo ricevis la titolon «fidelísima» (plej fidela) fare de la nova reĝo Filipo la 5-a.

Nuntempa Epoko[redakti | redakti fonton]

Palac-domo La Cámara.

Kadre de la Milito de Hispana Sendependiĝo, Tauste suferis bruligon fare de franca armeo de historiaj dokumentoj de la Asocio de Brutobredistoj. Dum tiu milito, la lokano Mariano Larrodé, konata kiel «Pesoduro», elstaris unue dum la Sieĝoj al Zaragozo kaj poste kiel gerilano en la komarko Cinco Villas, ĝis sia kapto kaj ekzekuto en Ejea la 21an de septembro 1811.

Pascual Madoz, en sia Diccionario geográfico-estadístico-histórico de España de 1845, registris ĉirkaŭ 550 domojn, kaj kultivadon de tritiko, sekalo, hordeo, aveno, maizo, produktadon de oleo kaj vino, brutobredadon de ŝafoj kaj iom de kaproj. En tiu epoko estis fabriko de lakrico, dek ses produktejoj de salpetro, kelkajn teksejojn kaj du farun-muelejoj.[2]

Jam en la 20-a jarcento, alvenis fervojo nome la konstruado de la fervoja linio de Sádaba al Gallur.

Dum la Hispana Enlanda Milito estis ĉe Tauste aerodromo de la germana Legio Condor. En 1954 oni aprobis Planon por Koloniigo de Bardenas kaj oni kreis du vilaĝojn en la teritorio de Tauste: nome Sancho Abarca kaj Santa Engracia.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, sed ĉe Tauste male: oni altiĝis el 4 630 loĝantoj en 1900 ĝis 7 690 loĝantoj en 2008, sed poste oni stabiliĝis iom je sub 7 000 loĝantoj nome je nunaj 6 817 loĝantoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado, pro la aktiveco de la loka industria zono «Las Rozas», al diverseco en laborokupado, kie instaligis metalurgio, nome fabrikado de agrikultura maŝinaro, ktp. Estas ankaŭ ventogeneratoroj en la loko konata kiel «Planas de Pola». Menciindas la entrepreno Tauste Ganadera, kiu estas granda bredejo de laktobovinoj; krom lakton, ĝi komercigas ankaŭ fromaĝon, kaj humaĵon por plibonigi la propraĵojn de la grundo.[3]

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Inter vizitindaĵoj menciendas jenaj:

  • Arkeologia kuŝejo Valdetaus kun du fazoj, unu de indiĝenoj antaŭromiaj kaj alia de romi-kontaktitoj.
  • Mudeĥara preĝejo de la 13a-14a jarcentoj, kun oklatera sonorilturo konstruita sur minareto de iama moskeo. La preĝejo estis dekomence ununava kun absido duoncirkla interne kaj plurlatera ekstere.[4]
  • Preĝejo de Sankta Antono, iam de Sankta Mikaelo, kun romanikaj elementoj, de la 12a-14a jarcentoj.
  • La Monaĥejo de Sankta Georgo, fondita en 1629, kaj konstruta laŭ la modeloj de la baroka arkitekturo.[5][6]
  • Ruinoj de alia konvento, nome de Sankta Kristoforo.
  • Ermitejo de la Virgulino del Pilar, konstruita en la dua duono de la 18-a jarcento kun baroka kupolo interne ornamita. Ermitejo de Sankta Jozefo kaj Sankta Ana estas arkitektura komplekso sur malalta monteto konstruita ekde la 15-a jarcento.
  • Je 14 km de Tauste estas la Ermitejo Sancho Abarca, pri la patronino de la municipo, konstruita ekde 1670 ĝis la unua triono de la 18-a jarcento, sur rigardejo al la suda parto de Bardenas Reales kaj granda parto de la Valo de Ebro.[7]
  • Je 20 km de Tauste estas la Ermitejo San Lamberto.
  • De Mezepoko estas restaĵoj de murego, kaj de Renesanco Palac-domoj Casa de la Cámara kaj El Patiaz.
  • Aquatauste estas ĝardenara loko kun akvejaj elementoj ĉe la rivero Arba kaj ekspoziciejoj.[8]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 SINOPSIS DE LA HISTORIA DE TAUSTE
  2. Madoz, Pascual (Madrid, 1846-1850). Diccionario geográfico-estadístico-histórico de España y sus posesiones de Ultramar. Establecimiento tipográfico de P. Madoz y L. Sagasti. Volumen XIV, p. 733.
  3. «Tauste Ganadera. Turismo agroalimentario de Aragón». Arkivita el originalo la 3an de decembro 2013. Konsultita la 27an de novembro 2013.
  4. Carbonel, Jaime (2011). «Tauste en los siglos XI al XIII». Actas de las X Jornadas sobre la Historia de Tauste; 9 a 13 de febrero de 2009: 65.
  5. Monasterio de San Jorge
  6. Monasterio de San Jorge. Arkivita el la originalo je 2014-10-09. Alirita 2014-10-06.
  7. Santuario de Sancho Abarca
  8. Aquatauste

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]