Novillas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Novillas
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50530
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 509  (2023) [+]
Loĝdenso 20 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 56′ N, 1° 24′ U (mapo)41.9341634-1.3949653Koordinatoj: 41° 56′ N, 1° 24′ U (mapo) [+]
Alto 239 m [+]
Areo 25,276609 km² ( 252 7.6 609 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Novillas (Provinco Zaragozo)
Novillas (Provinco Zaragozo)
DEC
Novillas
Novillas
Situo de Novillas
Novillas (Hispanio)
Novillas (Hispanio)
DEC
Novillas
Novillas
Situo de Novillas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Novillas [+]
vdr

Novillas [noBIljas] estas municipo de Hispanio, en la plej nordorienta parto de la komarko Campo de Borja kies ĉefurbo estas Borja, en la okcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono). La loknomo Novillas estas komprenebla kun la signifo "bovidinoj", ĉu tio ĝustas aŭ ne etimologie; tiukadre aperas du bovidinoj en la municipaj flago kaj blazono.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Novillas estas municipa teritorio en la plej nordorienta parto de la komarko Campo de Borja, kie ĝi okupas teritorion norde de Mallén, borde de la regiono Navaro. La rivero Ebro trapasas la lokon kaj tie alfluas la rivero Huecha. La municipa teritorio limas kun Tauste, Gallur, Mallén kaj Cortes. Ĝi estas la unua loĝloko de Aragono trapasata de la rivero Ebro, kaj krome estas diversaj kanaloj por irigacio, kiel la Imperia Kanalo de Aragono kaj la Kanalo de Tauste. La rivero Ebro suferas fortan osciladon inter malaltaj kaj altaj niveloj kiam okazas pluvsezono foje koincide kun degelado; tio rezultas en inundoj, ekzemple de altecoj de 7,45 m (27/01/2009) 7,62 m (05/12/2012) 7,66 m (13/02/2009) 7,69 m (03/06/2008) 7,77 m (16/01/2010) 7,85 m (04/04/2007) 7,89 m (24/01/2013) 8,13 m (07/02/2003) 8,25 m (12/12/2021) 8,36 m el 28 de febrero de 2015. La 12a de Januaro 2022, ĝi atingis 7,03 m.

La loĝloko Novillas mem estas je 60 km nordokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, tute apud la limo kun Navaro, borde de la rivero Huecha, kiu fakte fluas laŭ la vojo inter Ainzón kaj Novillas. Ĝi estas sur 237 msm, alirebla el apuda Cortes (Navaro), kaj sude el Mallén.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estis ibera setlejo Noulle, poste de romianoj kiel Nouellas.

La araboj lasis irigacian reton. La konkero de Zaragoza fare de Alfonso la 1-a en 1119 ebligis, ke ankaŭ Novillas estis konkerita de kristanoj en tiu sama jaro kaj reloĝata de mozaraboj. En 1132 Alfonso la 1-a donis foruon al la loko. En 1133 Fortún Garcés Cajal donis ĝin kune al la Ordenoj de la Templo kaj de Sankta Johano. En 1135 la reĝo de Navaro donis la lokon al la Templanoj. En 1151 Ramón Berenguer la 4-a konfirmis la posedon de Novillas por la templanoj. Dum la 13-a jarcento okazis konfliktoj kun Mallén pro la rajtoj de ambaŭ lokoj. Post la abolo de la Ordeno de la Templo, la loko apartenis al la Hospitalanoj.

Novillas demografie kreskiĝis nur ekde la dua duono de la 19-a jarcento, ĉefe pro la epidemio de filoksero en Francio. Sed poste tamen preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj ankaŭ en Novillas oni malaltiĝis el milo da loĝantoj en 1960 ĝis nunaj 514 loĝantoj; tio estas, oni perdis preskaŭ la duonon dum duono de jarcento.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (ĉefe de irigacio) brutobredado (ŝafoj, bovoj, porkoj), kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vino), krom ekstera dungado. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Inter vidindaĵoj menciindas la novklasika preĝejo, restaĵoj de la kastelo, palacdomo de Hospitalanoj, Muzeo de Kamparanoj, Fontano de la Leonoj, restaĵoj de islamdevena turo (9a-10-a jc.), fuorto de la karlismaj militoj, parko de la rivero Ebro, naturaj lokoj kaj pejzaĝo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]