Lakrico

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
dolĉa lakrico
formvariaĵoj (ekzemple breco, heliko kaj pipro)

Lakrico estas dolĉaĵo farita el la ekstrakto de la vera glicirizo (Glycyrrhiza glabra). Ekzistas dolĉa kaj sala lakrico. Lakrico ankaŭ povas esti en multaj aliaj produktoj, ekzemple trinkaĵoj.

Lakrico kiel dolĉaĵo[redakti | redakti fonton]

lakricaj taleroj el malmola lakrico (maldekstre) kaj mola lakrico (dekstre)

Speciale inter infanoj lakrico en diversaj formoj estas ŝatata ekde la komenco de la 20a jarcento Por la lakrico la enhavosubstancoj el la radikoj de la vera glicirizo estas ekstraktitaj kaj dikiĝitaj. Oni aldonas kloridon, sukersiropon, farunon kaj gelatenon. Miksita kun amelo, agaragaro, aneto, fenkololeo, pektino kaj amonida klorido oni ricevas la diversajn variaĵojn de lakrico. La nigra koloro de la lakrico estas parte artefarita.

En Nederlando, Skandinavio kaj Suomujo lakrico (nederlande: drop, dane: lakrids, suome: lakritsi) estas en tiuj landoj tre ŝatata. Ĉefe oni distingas inter dolĉa (nl. zoet, dane sød) kaj sala (nl. zout, dane salted). Antaŭ ĉio en Skandinavio oni aldonas amonidan kloridon, la rezulto estas tre intensa gusto.

lakrica kofektaĵo, liquorice allsorts)

Lakrico kiel trinkaĵo[redakti | redakti fonton]

En la araba mondo, precipe en Egiptujo kaj Sirio, infuzaĵoj el lakrica pulvoro estas ŝatataj. Ĝi estas lakricpulvoro, ŝatata refreŝiga trinkaĵo. Konataj estas tiuj trinkaĵoj laŭ siaj arabaj nomoj ( arabe: عرقسوس|ʿaraqsūs), kie ʿaraqsūs estas trinkata antaŭ la komenco de la fastado.

En Suomujo la tiel nomata „Salmiakki Koskenkorva“ aŭ Salmiakki Kossu estas vaste konata. Ĝi estas miksaĵo el Koskenkorva Viina (Kossu), vodkosimila suoma brando. La nigra brando havas 32 volumen-% da alkoholo kaj gustas intense al lakrico.

Ankaŭ en Islando ekzistas vodko-mikstrinkaĵo kun lakrica gusto.

Prilaborado kaj konsumado[redakti | redakti fonton]

La krudmaterialo por fari lakricon estas importita el la meza oriento.

La mondskale plej altan konsumadon de lakrico havas Nederlando. Ĉiu nederlandano manĝas po du kilogramojn jare. En Germanujo ekzistas granda diferenco inter la nordo kaj la sudo, rilate al la konsumado de lakrico; ĉi tie oni konsumas ĉ. 200 g. por persono kaj jaro.

Konsisto de lakricaĵoj[redakti | redakti fonton]

Glicirizino[redakti | redakti fonton]

Lakrico povas negative influi sur la elektrolita mastrumado de la korpo, precipe ĝi kaŭzas la perdon de kalio. Tio povas kaŭzi altan sangopremon, kapdoloron kaj edemon. Tiun efikon venas de la ĉefa enhavosubstanco de lakrico nome glicirizino. Malgraŭ ne ekzistas leĝa limo por glicirizino, oni ne konsumu tro da lakrico. En Germanujo lakricaĵo kun pli ol 200 mg da glicirizino po 100 gr. La lakrico estas nomata Starklakritz (forta lakrico). Oni rekomendas manĝi ne pli ol 50 g da lakrico por tago.

Aldonado de amonida klorido[redakti | redakti fonton]

Kroma enhavosubstanco estas amonia klorido. Tiujn produktojn oni rajtas vendi sen averta rimarko nur se ili havas nur malpli ol 2 procentoj da amonia klorido. Ekzemple en Germanujo la averto estas :

  1. forta lakrico por plenkreskuloj, ne por infanoj se la enhavo estas pli ol 2 ĝis 4,49 %
  2. fortega lakrico por plenkreskulo, ne por infanoj se la enhavo estas pli ol 4,49 ĝis 7,99 %

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Max Wichtl: Teedrogen und Phytopharmaka. 4. Auflage. Wissenschaftliche Verlagsgesellschaft, Stuttgart 2002, ISBN 3-8047-1854-X
  • Tim Richardson: Sweets. The History of Temptation. Bantam Books, New York, NY 2002, 2003 ISBN 978-0-553-81446-0.
  • Klaus-D. Kreische: Lakritz – Die schwarze Leidenschaft. Thorbecke, Ostfildern 2010, ISBN 978-3-7995-0291-7
  • Klaus-D. Kreische: Lakritz – Traktat einer Reise in die Welt der schwarzen Süßigkeit.Oktober-Verlag, Münster (Westfalen) 2012, ISBN 978-3-941895-31-7
  • Gustav Hegi: Illustrierte Flora von Mitteleuropa, Band IV, 3. Teil. Seite 1454-1457. Carl Hanser, München 1924; unveränderter Nachdruck: Weißdorn, Jena 1964, Informoj pri Lakrico en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko germane.

Retligoj[redakti | redakti fonton]