Piramido de la Luno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Piramido de la Luno
piramidoarkeologia loko • ŝtupa piramido
Lando Meksiko vd
Situo Estado de México
Situo
Geografia situo 19° 41′ 59″ N, 98° 50′ 38″ U (mapo)19.6996-98.844Koordinatoj: 19° 41′ 59″ N, 98° 50′ 38″ U (mapo)
Piramido de la Luno (México)
Piramido de la Luno (México)
DEC
Piramido de la Luno
Piramido de la Luno
Lokigo de México en Meksiko
Situo de Piramido de la Luno
Map
Piramido de la Luno
vdr
La Piramido de la Luno

La Piramido de la Luno estas la dua plej granda piramido en la antikva urbo Teotiŭakano de Meksiko post la Piramido de la Suno. Ĝi situas en la okcidenta parto de Teotiŭakano kaj imitas la konturojn de la monto Cerro Gordo, tuj norde de la loko. Iuj nomis ĝin Tenan, kio en naŭatla signifas "patrino aŭ protekta ŝtono". La Piramido de la Luno kovras strukturon pli malnovan ol la Piramido de la Suno, kiu ekzistis antaŭ la jaro 200 de nia erao.

La piramida konstruo inter la jaroj 200 kaj 450 de nia erao kompletigis la ambaŭflankan simetrion de la templa komplekso. Deklivo antaŭ la ŝtuparo donas aliron al la Avenuo de la Mortintoj, platformo sur la pinto de la piramido estis uzita por realigi ceremoniojn en honoro de la Granda Diino de Teotiŭakano, la diino de akvo, fekundeco, la tero kaj de la kompleta aro de vivaĵoj. Ĉi tiu platformo kaj skulptaĵo trovitaj en la piramida fundo estas sekve dediĉitaj al La Granda Diino.

Vidalvide de la altaro de la Granda Diino estas la Placo de la Luno. La placo enhavas centran altaron kaj originalan konstruaĵon kun internaj dividaĵoj, konsistanta el kvar rektangulaj kaj diagonalaj korpoj kiuj formis stukturon nomitan "Teotiŭakana Kruco."