Placo Châtelet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
1-a/4-a Arond.
Paris street enseigne top.svg
Paris enseigne tl.gif
Paris enseigne tr.gif
Placo Châtelet
Map pointer.svg
Paris plan wee green jms.jpg
Arondismento(j) 1-a kaj 4-a
Kvartalo(j) Châtelet-Les-Halles
Eko
Fino
Longeco
Larĝeco
Kreado 1802
Nomigo
Eksnomo(j)
Paris enseigne bl.gif
Paris enseigne br.gif

La placo Châtelet (franclingve place du Châtelet) estas placo de Parizo, ĉe la dekstra bordo de la Sejno. Ĝi situas ambaŭ en la 1-a kaj 4-a arondismentoj de la franca ĉefurbo. La placo estis konstruita sur la eksloko de la granda fortreso Châtelet ("kasteleto"), detruita en 1802 far Napoléon Bonaparte.

Centre de la placo stariĝas la fontano de la Palmarbo (fontaine du Palmier), kun kolono konstruita en 1808 kiel omaĝo al la napoleonaj venkoj. Je la flankoj de la placo ekzistas du famaj teatrejoj starigitaj de Gabriel Davioud dum la 19-a jarcento pro peto de la barono Haussmann : la teatrejo Châtelet kaj la théâtre de la Ville.

La statuo supre de la kolono de la placo.