Placo Erzsébet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Placo Erzsébet
placo [+]

LandoHungario
SituoBudapeŝto
- koordinatoj47° 29′ 54″ N, 19° 3′ 12″ O (mapo)47.498419.0532Koordinatoj: 47° 29′ 54″ N, 19° 3′ 12″ O (mapo)

Placo Erzsébet (Budapeŝto)
Placo Erzsébet (Budapeŝto)
DEC
Placo Erzsébet
Placo Erzsébet

Placo Erzsébet (Hungario)
Placo Erzsébet (Hungario)
DEC
Placo Erzsébet
Placo Erzsébet
Map
Placo Erzsébet
Vikimedia Komunejo:  Erzsébet tér, Budapest [+]
vdr

La Placo Erzsébet [erĵEbet] (signifante Placo Elizabeto, hungare Erzsébet tér) estas kunfandiĝinta placo de Placo Deák Ferenc en Budapeŝto. Ĝi estas la plej granda parko de distrikto Belváros-Lipótváros.

La iama aŭtobusa stacidomo en Placo Erzsébet
Supro de la subtera garaĝo en Placo Erzsébet

Historio[redakti | redakti fonton]

Placo Erzsébet, meze "puto Danubius"

La placo formiĝis en la frua 19-a jarcento jam ekster urbomuroj de Pest (urbo) ĝuste ĉe urbopordego Váci. Komence ĝi estis konata Új tér (=nova placo), poste Vásártér (=bazara placo). La Inundo de la Danubo (1838) atingis ankaŭ ĉi tiun placon. Komence en la placo bazaradoj okazis, sed en 1854 oni plantis milojn da arbojn. En 1858 la placo estis oficiale nomumita Erzsébet tér. En 1872 oni ĉirkaŭis la placon per fera palisaro. Ekde 1946 la placo estis nomumita "Placo Stalin", ekde 1953 "Engels", ekde 1990 denove Erzsébet tér. Ĝis fino de la 2-a mondmilito estis en la placo diversaj domoj, kiuj ruiniĝis pro la bombardado. Ili estis malkonstruitaj, tial la placo dikiĝis. Inter 1949 kaj 2004 ĉi tie estis finhaltejo por la interurbaj kaj internaciaj aŭtobusoj. En 1998 en la placo oni komencis konstrui la novan Nacian Teatron, sed pro politika malkonsento nur la elfosaĵo estis farita. Baldaŭ la elfosaĵo iĝis kulturcentro, amuzejo kaj parkumejo subtere. La hungara nomo estas "Gödör" (=elfosaĵo). La placo estis renovigita en 2006.

La Gödör (=elfosaĵo)

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Ĝuste inter la hotelo kaj iama busa stacidomo sub la tersurfaco funkcias haltejo de M1 metrolinio, tamen havanta la nomon Deák Ferenc tér (metrostacio). Ankaŭ aŭtobusoj trafikas ĉe la placo, sed la najbara Placo Deák Ferenc estas granda trafika nodo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]


Galerio[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]