Placo Hispanio (Madrido)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Placo de Hispanio (Madrido))
Placo Hispanio
placo [+]

LandoHispanio
SituoMadrido
- koordinatoj40° 25′ 24″ N, 3° 42′ 44″ U (mapo)40.423391666667-3.7122333333333Koordinatoj: 40° 25′ 24″ N, 3° 42′ 44″ U (mapo)

Placo Hispanio (Madrido) (Madrido)
Placo Hispanio (Madrido) (Madrido)
DEC

Placo Hispanio (Madrido) (Hispanio)
Placo Hispanio (Madrido) (Hispanio)
DEC
Map
Placo Hispanio
Vikimedia Komunejo:  Plaza de España, Madrid [+]
vdr
Placo Hispanio, en Madrido

La Placo Hispanio hispane Plaza de España) de Madrido estas granda placo en la urbocentro de la hispana ĉefurbo, en kies centro troviĝas fontano dediĉita al Miguel de Cervantes. En la placo kaj ĉirkaŭe troviĝas du simbolaj konstruaĵoj de la urbo: La Turo Madrido (1957) kaj la Konstruaĵo Hispanio, krom tiuj konstruaĵoj ankaŭ gravas la Domo Gallardo kiel ekzemplo de la madrida modernismo kaj la sidejo de la Konsilantaro pri Kulturo. La Turo Madrido altas 142 m kaj estas unu el plej altaj konstruaĵoj de la urbo, videbla ekde granda parto de Madrido. Ĝi estis dum kelkaj jaroj la plej alta konstruaĵo el betono en la mondo. La konstruaĵo Hispanio estas 117 m alta kaj aktuale ripariĝas, sed ĝis 2006 gastigis hotelon, luksajn loĝejojn, oficejojn kaj vendejojn.

El tiu ĉi placo eliras la tre trairataj stratoj Gran Vía, Princesa kaj Cuesta de San Vicente. Ĝi ankaŭ troviĝas apud la strato Bailén, kio proksimigas ĝin al la Madrida Reĝa Palaco. En tiu ĉi tre konata placo de Madrido estas tute normale renkontiĝi kun turistoj el la tuta mondo en ajna jarsezono. Tre proksime de ĝi ankaŭ troviĝas la Templo de Debod.

Monumento al Miguel de Cervantes[redakti | redakti fonton]

Placo Hispanio (Madrido) - Monumento al Miguel de Cervantes.
Placo Hispanio (Madrido) - Statuo de Donkiĥoto kaj Sanĉo Panza

Ĝuste en la placocentro troviĝas la Monumento al Miguel de Cervantes. Ĉirkaŭ la monumento, estis kreitaj ĝardenoj por la ĝuado kaj ripozado de la vizitantoj. Antaŭ la statuo de Donkiĥoto kaj Sanĉo Panza, estas rektangula baseno.

La kreado de tiu ĉi monumento estis realigata omaĝe al la tria jarcento post la plublikigado de la dua parto de Donkiĥoto, en 1915, kaj la forpaso de ĝia verkinto (1547-1616), en 1916. La aŭtoro de tiu ĉi projekto estis la arkitekto kaj skulptisto Rafel Martínez Zapatero, kiu kalkulis je la kunlaboro de Pedro Muguruza Otaño. La aldonita skulptaĵoj estis verkoj de Lorenzo Coullaut Valera.

La figuroj kiuj estas en tiu simbola monumento, en unu flanko, estas Cervantes sidanta sub piedestalo. En la baso de la monumento, kaj sub la piedoj de la verkisto, troviĝas la statuoj de Donkiĥoto kaj Sanĉo Panza. La monumento estis finita kiam estis aldonitaj la skulptaĵoj pri Dulcinea kaj Aldonza Lorenzo, aliaj figuroj de la fama romano. Alude al la universaleco de tiu ĉi pinta verkaĵo de la hispana literaturo el ĉiuj epokoj, la monumento enhavas la kvin kontinentojn, ĉiuj el ili legantaj la verkon de Cervantes. En la alia flanko kaj super la fontanoj, estas reprezentita la alegorio de Hispana literaturo, epoke vestita kaj tenante libron en la dekstra mano.

Ĝardenoj[redakti | redakti fonton]

Kvankam neniam ekzistis vera longa tradicio inter la madridanoj promeni tra la ĝardenoj de la Placo Hispanio, kiam la vetero estas milda kaj plaĉa estas kutimo resti ĉe la herbejo kaj uzi ĝin kiel ripozejo. La turistoj trovas en tiu ĉi placo unu el la plej ŝatataj scenejoj, por foti sin antaŭ la skulptaĵoj de Donkiĥoto kaj Sanĉo.

La plej ofta ornama arbo ĉi tie estas la olivarbo, omaĝe al la kastili-manĉaj olivarbaroj kiuj povas iĝi iel simbolo de la pejzaĝo kiu inspiris al Cervantes verki sian majstran verkon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]