Reĝa Palaco de Madrido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Madrida Reĝa Palaco)
Reĝa Palaco de Madrido
Palacio Real de Madrid
reĝa palaco • nacia monumento de Hispanio • vidindaĵopalaco • oficiala loĝejo
Bazaj datoj
Konstrustilo baroka arkitekturo vd
Arkitekto Filippo Juvarra • Francesco Sabatini • Johano Baptisto Sacchetti vd
Estiĝo 1735
Lando Hispanio vd
Situo Madrido
Areo 135000
Situo
Geografia situo 40° 25′ 5″ N, 3° 42′ 52″ U (mapo)40.417955-3.714312Koordinatoj: 40° 25′ 5″ N, 3° 42′ 52″ U (mapo)
Reĝa Palaco de Madrido (Madrido)
Reĝa Palaco de Madrido (Madrido)
DEC
Reĝa Palaco de Madrido
Reĝa Palaco de Madrido
Lokigo de Madrido en Hispanio
Situo de Reĝa Palaco de Madrido
Map
Reĝa Palaco de Madrido
Posedata de Patrimonio Nacional vd
Retejo https://www.patrimonionacional.es/visita/palacio-real-de-madrid
vdr
Norda nokta fasado de la Reĝa Palaco.
Orienta fasado de la Palaco ekde Campo del Moro (reĝa ĝardeno).

La Madrida Reĝa Palaco, ankaŭ nomata Orienta Palaco, situas en Madrido kaj estas la oficiala rezidejo de la hispana reĝo. Ĝia konstruado komenciĝis en 1738 laŭ la planoj de la arkitektoj Filippo Juvarra kaj de la adaptado kiun faris lia disĉiplo Johano Baptisto Sacchetti. Francesco Sabatini okupiĝis pri la finkonstruado kaj ankaŭ pri la reformado, ampleksigado kaj dekoracio. Ĝi estas konsiderata kiel la plej granda reĝa palaco en Okcidenta Eŭropo rilate al ĝia etendo, kun 135.000 m² kaj pli ol 3.418 ĉambroj. Ĝi gastas gravan art-historian heredaĵon de muzikaj instrumentoj, pentraĵoj, skulptaĵoj kaj tapisoj, inter aliaj riĉaĵoj.

Krom la oficiala rezidejo de la nuntempa monarko, ĝi estis la loĝejo de la reĝoj de Hispanio ĝis la jaro 1931. En la konstruaĵo ankoraŭ estas celebrataj akceptofestoj, oficialaj eventoj kaj grandaj ŝtataj ceremonioj. Tamen, la vera rezidejo de la reĝa familio estas la eksterurba Palaco de la Zarzuelo, kie la nuna gemonarkoj ekloĝis post ilia geedziĝo en 1962, malakceptante la loĝadon en la urbocentra palaco fare de la reĝo Johano Karlo la 1-a.

La lasta monarko kiu loĝis en la palaco je sinsekvaj jaroj estis Alfonso la 13-a, kvankam ankaŭ loĝis tie Manuel Azaña, prezidento de la Dua Hispana Respubliko, kiu estis la lasta ŝtatestro kiu rezidis en la palaco. Dum tiu periodo estis konata kiel Nacia Palaco. Ankoraŭ hodiaŭ ekzistas salono, apud la reĝa kapelo, kiu estas konata kiel "la oficejo de Azaña". La palaco estas ĉirkaŭita de ĝardenoj kaj placoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]