Placo de la Malnova Merkato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Placo de la Malnova Merkato
Place du Vieux-Marché
Placo de la Malnova Merkato
placo
Lando: Francio
Regiono: Normandio
Urbo: Rueno
Distrikto: Vieux-Marché
Geografia situo 49° 26′ 35″ N, 1° 5′ 19″ O (mapo)49.4430421.08854Koordinatoj: 49° 26′ 35″ N, 1° 5′ 19″ O (mapo)
Placo de la Malnova Merkato (Rueno)
Placo de la Malnova Merkato (Rueno)
DEC
Placo de la Malnova Merkato
Placo de la Malnova Merkato
Commons: Place du Vieux-Marché (Rouen)
vdr

La Placo de la Malnova Merkato (france place du Vieux-Marché), situas en la okcidenta ekstremo de la strato Gros-Horloge kaj estas historia placo de la urbo Rueno.

Oni trovas ĉirkaŭ ĝi plurajn trabfakaĵojn. Ĝi ankaŭ havis la preĝejon Sankta Savinto kiu estis detruita en 1793. La preĝejo Sankta Johana de Arko estis konstruita en 1979 laŭ projekto de la arkitekto Louis Arretche.

La famo de la placo venas de la ekzekuto de Johana de Arko kiu mortis sur la ŝtiparo la 30-an de majo 1431. Kruco estis metita en la loko kie troviĝis la ŝtiparo laŭ la konkludoj de la proceso por la rehabilitiĝo en 1456. La Muzeo Johana de Arko situanta sude en la placo estas unu el la allogaĵoj.