Planet Word (lingvomuzeo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Planet Word
Planet Word en la iama lernejo Franklin, Naciaj Historiaj Lokoj (Usono)
Planet Word en la iama lernejo Franklin, Naciaj Historiaj Lokoj (Usono)
muzeo • lingva muzeo
Lando  Usono
Situo Vaŝingtono
Urbo Vaŝingotno
Adreso 13th & K Streets NW
20005 Washington D.C.
Estiĝo 31-a de majo 2020
Malfermo 2020
Koordinatoj 38° 54′ 8″ N, 77° 1′ 45″ U (mapo)38.9021-77.0293Koordinatoj: 38° 54′ 8″ N, 77° 1′ 45″ U (mapo)
Planet Word (lingvomuzeo) (Vaŝingtono)
Planet Word (lingvomuzeo) (Vaŝingtono)
DEC
Planet Word (lingvomuzeo)
Planet Word (lingvomuzeo)
Situo de Planet Word (lingvomuzeo)
Map
Planet Word
Retpaĝo planetwordmuseum.org/
vdr

La Lingvomuzeo Planeda Vorto (angle Museum Planet Word) estas prilingva artomuzeo kiu malfermis en Vaŝingtono en oktobro 2020. Ĝi troviĝas en Franklin Square en la historia konstruaĵo de la lernejo Franklin.

Ĝi dediĉas atenton al temoj kiel la historio de la angla lingvo, kiel infanoj lernas vortojn kaj kiel muziko kaj reklamo uzas vortojn.

La muzeo havas maltipan aliron al muzeaj aranĝoj pro reimagi la modernan muzean sperton. La muzeo estas la unua en la mondo uzante en siaj 10 galerioj voĉ-aktivitan teknologion[1] per kiu vortoj kaj lingvoj ekvivas.

La muzeo estis kreita fare de Ann B. Friedman, filantropo kaj iama instruistino[2] kies edzo estas Tom Friedman, kolumnisto ĉe The New York Times[3].

Speaking Willow[redakti | redakti fonton]

Speaking Willow estas metala skulptaĵo, simila al ploranta saliko, ludas voĉajn registraĵon en 364 diversaj lingvoj dum vizitantoj pasas sub ĝiaj branĉoj[4]. La artaĵo kiu estas interaktiva skulptaĵo de sono kaj lumo fare de la meksika-kanada multmedia artisto Rafael Lozano-Hemmer. La arbo estas metaforo pri la interligiteco kaj unikeco de ĉiuj lingvoj, sed kiu ankaŭ ankaŭ volas substreki, ke tiuj lingvoj estas fragilaj kaj bezonas protektadon, ĉar kiam lingvo mortas kune kun ĝi mortas komunumo, mortas ankaŭ parto de ĝia kulturo, heredaĵo. Ĝi estas celebrado de la diverseco de lingvoj. Temas pri interaktiva skulptaĵo en formo de arbo kiu detektas moviĝon kiam iu eniras la muzeon[5]. Laŭ la artisto, lia verkaro celas doni aliajn funkciojn al arkitekturaj konstruaĵoj, por ke ili interagu kun civitanoj.

En dek tn. 'voĉ-aktivitaj' galerioj, vizitantoj povas uzi siajn voĉojn por interrilati kaj partopreni ekspoziciaĵojn dum ili aŭskultas gvidantojn aŭtorojn kaj ĉiutagajn homojn, kiuj kundividas, kion lingvo signifas por ili. En enkonduka galerio (Where Do Words Come From?) trovigas murego kun pli ol 1,000 tridimensiaj vortoj kiuj estas vivigitaj i.a. pere de demandoj de vizitantoj kaj respondoj en formo de vigla kombinaĵo de sono, animacio kaj lumefektoj. Per tiu interaktiva muro oni celas trakti stereotipojn kaj miskomprenojn pri kiel lingvo funkcias.

The Spoken World (La parolita vorto)[6], kiu unuavice montras timigan diversecon de lingvoj el la tuta mondo, estas galerio kie vizitantoj povas bildkonversacii kun denaskaj parolantoj de 30 diveraj lingvoj el ses kontinentoj, iuj vaste parolataj kaj multaj el ili maloftaj aŭ endanĝerigitaj. La muzeovizitantoj konatiĝas pere de bildekranoj kun parolantoj el la tuta mondo kaj lasas ilin malkovri tion kio estas unika pri sia propra lingvo. La muzeo estas tiucele ekipita de A/V-teknologio, kiu ebligas al vizitantoj interparoli kaj interagi kun homoj el la tuta mondo en virtuala ĉirkaŭaĵo kvazaŭ ili estas en la sama ĉambro[4].

En la galerio Word Worlds eblas pentri per "inteligentaj" (ciferecaj) farbobrosoj, ekzemple superprentri avidilan scenon 'superreale' transformigas ĝin al fluganta tapiŝo. Tia interaga ludo infanoj adoras kaj ĝi beligante la sperton en arta formo.

Ĉiuj eksponaĵoj povas esti ĝisdatigitaj per nova enhavo: novaj kantoj, novaj ŝercoj, novaj pentraĵoj kaj novaj libroj. La muzeo gastigas ankaŭ prelegejon, bibliotekon, restoracion kaj butikon. Oni organizas serion de koncertaj programoj, prezentoj kaj eventoj. La organizantoj celas per la muzeo fortigi la demokration, helpante malaltigi analfabetismajn indicojn en Usono ĉar 32 milionoj da plenskrekuloj ne aŭ tro malmulte akiris legoscion[7].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

38° 54′ 04″ Nordo 77° 01′ 48″ Okcidento / 38.90103 °N, 77.03001 °U / 38.90103; -77.03001 (mapo)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) Local Projects (muzeodezajno)
  2. (en) "Home". Planet Word Museum.
  3. (en) "Attention, Word-Nerds: A Museum of Linguistics Is Coming to D.C.", CityLab.
  4. 4,0 4,1 (en) D.C.'s Newest Museum, Planet Word, Opens To The Public, CISION, la 22-an de oktobro 2020.
  5. (en) Dingfelder, Sadie, "A giant, whispering 'tree' is coming to downtown D.C.", The Washington Post, la 13-an de marto 2019, arkivita de la originalo, la 27-an de marto 2019.
  6. (en) "Exhibits", Planet Word Museum.
  7. (en) Literacy matters, Muzeo Planet Word